1terapi/o PV

terapio

(malofte)
MED Metoda kuracado: vane Maziero […] konsumis unu post la alia la ĉiujn provizojn de la terapio [1]; la karesoj de lia edzino estas certe la plej bona el ĉiuj terapiaj rimedoj [2]; grimpado estas uzata kiel terapio por infanoj kun mov- kaj evolu-problemoj [3]; necesas frua kaj longedaŭra kombinita terapio per tri-kvar medikamentoj [4]; nur ĉirkaŭ 500 el ili ricevadas la modernan terapion per tri medikamentoj [5]; insulin-terapio [6]; rememoro-terapio [7]; lia kuracisto proponis kurson de „subtena terapio“, kio vere signifas „komfortigi lin, ĝis li mortas“ [8].
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
3. Monato, Evgeni Georgiev: Grimpado kiel terapio, 2013
4. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
5. V. Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, 2001:5, p. 14a
6. Monato, Roberto Pigro: Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj, 2015
7. Monato, Hori Jasuo/pg: Tro vivi foje ne bonas, 2006
8. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto, 2009
angle:
therapy
beloruse:
тэрапія
ĉeĥe:
léčba, terapie
france:
thérapie
germane:
Therapie
hispane:
terapia
hungare:
gyógykezelés, terápia
japane:
療法 [りょうほう], 治療法 [ちりょうほう]
katalune:
teràpia
nederlande:
therapie
pole:
terapia
portugale:
terapia
ruse:
терапия
slovake:
liečba
ukraine:
терапія, терапевтика, лікування

terapii

(malofte)
MED Kuraci: neniam ankoraŭ kuracisto terapiis iun per tiom da hirudoj [9].
9. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
beloruse:
лячыць
pole:
terapię stosować

terapiisto

Iu, kies precipa okupo estas terapii: tri-kvar aliaj terapiistoj aliĝis al la specialistaro [10]; la terapiisto komence ne povas kredi je la spertoj de la paciento [11]; en tiaj novaj situacioj infanoj bezonas longan tempon por adaptiĝi, pro tio terapiisto, kiu apartenas al la esplorteamo, konsilas, ke vicgepatroj ne tro provadu montriĝi bona patrino aŭ patro [12]; estus pli efike, se juĝisto lasus la decidon pri la daŭro de enkarcerigo al teamo de terapiistoj [13].
10. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007
11. Monato, Miland Joshi: Nevideblaj mondoj, 2008
12. Monato, Ivo Durwael: Grave ŝanĝiĝas la familia vivo, 2011
13. Monato, Ivo Durwael: Pri kulpo de kulpigisto, 2012
beloruse:
тэрапеўт
germane:
Therapeuth
japane:
治療専門家 [ちりょうせんもんか], 療法士 [りょうほうし], セラピスト
pole:
terapeuta

galvanoterapio

MED Apliko de galvanismo al kuracarto.
angle:
galvanotherapy
beloruse:
гальванатэрапія
ĉeĥe:
galvanizace
france:
galvanothérapie
germane:
Galvanotherapie
hungare:
galvanoterápia
japane:
直流電気療法 [ちょくりゅうでんきりょうほう]
katalune:
galvanoteràpia
nederlande:
galvanotherapie
pole:
galwanoterapia
portugale:
galvanoterapia
ruse:
гальванотерапия
slovake:
galvanizácia, galvanoterapia

seroterapio

MED Kuracado de malsanoj per sero.
angle:
serotherapy
beloruse:
сэратэрапія
france:
sérothérapie
germane:
Serumtherapie, Serumbehandlung
hungare:
szeroterápia
japane:
血清療法 [けっせいりょうほう]
nederlande:
serumtherapie
pole:
seroterapia
ruse:
серотерапия
ukraine:
серотерапія

hormonterapio

MED Uzado de hormonoj por medicinaj celoj.
angle:
hormone therapy, hormonal therapy
beloruse:
гармонатэрапія
france:
hormonothérapie
germane:
Hormontherapie
hispane:
hormonoterapia
nederlande:
hormoontherapie
pole:
hormonoterapia

administraj notoj

galvano~o: Mankas dua fontindiko.
galvano~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sero~o: Mankas dua fontindiko.
sero~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hormon~o: Mankas dua fontindiko.
hormon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.