*tapiŝ/o

*tapiŝo

TEKS Dika diversspeca teksaĵo destinita por kovri plankon aŭ meblon: tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo [1]; malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo Marta ; ŝtuparo, kovrita de tapiŝo Marta ; blankaj, molaj tapiŝoj mutigis la paŝojn FdO ; Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto [2]; belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj Marta ; multkolora persa tapiŝo [3]; kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapiŝon de preĝo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah [4]; tapiŝon ne deziris, maton akiris PrV ; kie mi falos, mi tien metus tapiŝon PrV .
angle:
carpet, rug
beloruse:
дыван
bulgare:
килим
ĉeĥe:
koberec
france:
tapis, tapisserie, moquette
germane:
Teppich
hispane:
alfombra, tapete
hungare:
szőnyeg
japane:
絨毯 [じゅうたん], 敷物 [しきもの], カーペット, タペストリー
katalune:
catifa, estora
nederlande:
tapijt, vloerbedekking
pole:
dywan, kobierzec, bieżnik, chodnik (bieżnik)
portugale:
tapete
ruse:
ковёр
svede:
matta, bonad
tibete:
གདན་
ukraine:
килим

tapiŝi

(tr)
1.
Kovri per tapiŝo.
2.
(figure) Kovri kvazaŭ per tapiŝo: la tero estis tapiŝita de floroj.
angle:
1. carpet 2. blanket
beloruse:
1. пакрываць дываном, засьцілаць дываном 2. пакрываць нібы дыван
france:
tapisser
germane:
mit einem Teppich bedecken
hispane:
tapizar
hungare:
szőnyeggel fed
japane:
絨毯を敷く [じゅうたんをしく], タペストリーを掛ける [タペストリーをかける]
katalune:
1. encatifar, estorar 2. cobrir
pole:
kłaść dywan, pokrywać dywanem, rozściełać kobierzec, pokrywać kobiercem
ruse:
покрывать ковром, устилать
ukraine:
застеляти килимом

herbotapiŝo

HOR Gazono: inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo [5]; bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton Marta . SIN:razeno
angle:
lawn
beloruse:
газон
bulgare:
тревна площ
ĉeĥe:
trávník pěstěný
france:
gazon (pelouse), pelouse
germane:
Rasen
hispane:
césped
hungare:
pázsit, gyep
japane:
緑の絨毯 [みどりのじゅうたん], 芝生 [しばふ]
katalune:
gespa
nederlande:
gazon, grasperk
pole:
trawnik, gazon
portugale:
gramado, relvado, relvagem
ruse:
газон, лужайка
slovake:
trávnik
svede:
gräsmatta
turke:
çimen
ukraine:
ґазон, дерен

balai sub la tapiŝon

(frazaĵo)
Kaŝi, malkonfesi hontindaĵon, krimon ks: legantoj pensas dum sia tuta esperantista kariero, ke endus balai nian tutan literaturon sub la tapiŝon [6]; mi malkovris lastatempe anekdoton […] forbalaitan antaŭ jaroj sub la tapiŝon de la tempo [7].
6. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
7. Monato, Paul Gubbins: Ne plu kunsidu - kunstaru!, 2014
angle:
sweep (something) under the carpet
beloruse:
хаваць пад дываном
finne:
lakaista maton alle
france:
faire passer à la trappe
germane:
unter den Teppich kehren
nederlande:
iets onder het tapijt vegen
pole:
zamieść coś pod dywan

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.