tamil/o LanLin , tamul/o PIV1

tamilo, tamulo

Ano de hinda popolo vivanta precipe en Tamilujo kaj Srilanko: tendarestro pravigas la amasan malliberigon de la tamiloj [1]; inverse, malajaj kaj tamilaj infanoj studas en ĉina lernejo kie ili lernas la ĉinan, malajan kaj anglan [2]; la tamuloj en la suda parto de Hindio kaj tiuj en Srilanko apartenas al la sama gento [3].
1. C. Gouverneur, trad. J.-M. Cash: La granda konsterno de la tamiloj en Srilanko, Le Monde diplomatique, 2010-08-01
2. CHAN Sook Wai: Multlingveco, Monato, 1994/01, p. 21
3. -: Srilanko sur malfacila vojo al paco, Ĉina Radio Internacia, 2009-04-22
beloruse:
таміл
france:
tamoul (subst.)
germane:
Tamile
hispane:
tamil
japane:
タミル人 [タミルじん]
pole:
Tamil
ukraine:
таміл

Tamilujo, Tamillando

GEOG Gubernio en la sudorienta parto de Hindujo: lingvaj problemoj en Tamillando [4].
Rim.: Tamilnado en „Nepivaj Vortoj“ NePiv: la subŝtato de Tamilnado, ekzemple, jam kunordigas diversajn registarajn kaj neregistarajn organizaĵojn por tujaj helpprojektoj [5].
4. F. Übleis: Sprachprobleme in Tamil Nadu, Language Problems and Language Planning, 1977 (1:3), p. 153a–165a
5. Monato, A. Giridhar Rao: Helpo-ondo sed ne registara, 2005
beloruse:
Тамілнад
france:
Tamil Nadu
germane:
Tamil Nadu
hispane:
Tamil Nadu
pole:
Tamilnadu

administraj notoj