tajd/o Z PV

tajdo

1.
MAR Akvomovoj de la oceano kaŭzitaj de la gravito de luno kaj suno; alternado de fluso kaj malfluso: la maro alvenas ĝis urbo Quimper, danke al la tajdoj […] tie staras rokoj, kies strangajn formojn donis la ventoj kaj tajdoj [1]; la luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn [2]; elektro produktiĝis per generatoroj […] funkciantaj per la movado de la tajdoj [3].
2.
Simile alternanta procezo de leviĝo kaj malleviĝo: (figure) Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn / (de Esperanto) ondojn ligis / Per monotona tajdo, en samakcenta rond' ― / Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis / En via mezurita, horloĝe-pulsa mond'! [4]; (figure) ne malmulte da valoraĵoj estiĝis dum la pasintaj dumil jaroj, sed ankaŭ oceano da mizero kaj angoro, kiu kreas katastrofajn tajdojn en la socio kaj en la homa psiko [5]; maldekstruloj kaj demokratoj […] en Japanio estas tro okupataj, tro lacaj kaj tro malfortaj vid-al-vide al dekstriĝanta tajdo [6]; sed la montajdo helpis ankaŭ al neleĝa lukrado kiel de la politikaj partioj [7].
1. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
2. Will Green: La luna ludo, Monato, 2000/04, p. 34
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Parakosmo
4. N. Hohlov: Plendo
5. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
6. Monato, Hori Jasuo: Februaraj festoj
7. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton
angle:
tide
beloruse:
прыліў і адліў
ĉeĥe:
příliv a odliv
france:
marée
germane:
Gezeit, Gezeiten, Tide, Tiden, Ebbe und Flut
hispane:
marea
hungare:
árapály
japane:
[しお], 潮汐 [ちょうせき], 潮流 [ちょうりゅう], 時流 [じりゅう]
katalune:
marea
nederlande:
getij, ebbe eb vloed
pole:
pływ morza
portugale:
maré
ruse:
прилив и отлив
slovake:
príliv a odliv (nám.) pren. pulzácia
svede:
tidvatten
ukraine:
приплив і відплив

alta tajdo

(evitinde) Altmaro: Japanio pro la tutmonda varmiĝo alfrontas apartan riskon, inkluzive de inundoj, alta tajdo, tornadoj […] [8]; (figure) la filipina registaro ekhavis nekutiman ideon por reagi al la financa malalta tajdo de la ŝtata kaso [9].
Rim.: La angla-latinidaj idiomaĵoj „alta tajdo“, „malalta tajdo“ estas malkoheraj kun la ĉefsenco de la vorto, kaj tial evitindaj. [Sergio Pokrovskij]
japane:
満潮 [まんちょう]

malalta tajdo

(evitinde) =malaltmaro
japane:
干潮 [かんちょう]

nigra tajdo, naftotajdo

EKOL Naftamaso ellasita de transportoŝipo aŭ alia fonto, plej ofte drivanta tra maro kaj eventuale atinganta bordon: pro subakviĝo de la naftoŝipo Prestige apud la marbordoj de Galicio en Hispanio denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj [10]; la Galicanoj malesperadis vidante la nigran tajdon malpuriganta ilian marbordon [11].
10. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?
11. Xare, trad. D. Vesko: Galico - Neniam plu, [vidita en 2011]
angle:
oil spill
beloruse:
разьліў нафты
france:
marée noire
germane:
Ölpest
pole:
przypływ ropy

administraj notoj