tadorn/o PIV1

tadorno

ZOO Iu el diversaj grandaj anaso-similaj naĝbirdoj; genro el familio anasedoj (Tadorna): ĉiujare vintrumas tie ordinaraj tadornoj, tufanasoj, orokulaj klanguloj, krekoj, ankaŭ cikonioj kaj alcionoj [1]; li enakviĝis kaj trenis la sitelon kun iom da restanta akvo, kaj la sitelo preskaŭ frakasis tiun senhontan tadornon [2]; la pirogo naĝis do laŭlonge de la bordo, kiu rondiĝis ĝis la promontoro, kaŝante la tutan plataĵon marĉan de Tadornoj [3].
Paradiza tadorno (Tadorna variegata), Novzelando
CC BY-SA 2.0  [4]
1. Konindaj lokoj – La Bluaj Fontoj, Pola Retradio, 2013-10-11
2. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
3. Julio Vern, trad. Geo: La Mistera Insulo, ĉap. 2, Forlasito
4. Michael Hamilton, originally posted to Flickr as Paradise Shelduck (M) - Tadorna variegata [Anatidae]: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Paradise-Shelduck-Tadorna-variegata-male.jpg
beloruse:
качка пярэстая, пяганка
france:
tadorne
germane:
Kasarka, Brandgans
latinece:
Tadorna
pole:
ohar, kaczka norowa
ukraine:
галагаз

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.