ŝlif/i PIV1

ŝlifi

(tr)
TEK Eluze tranĉi, fasoni aŭ glatigi malmolan aĵon per la rapida moviĝo de multaj tranĉaj eĝoj: ŝlifi klingon (por akrigi ĝin); mozaika grundo el ŝtonoj […] ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro [1]; la glacio puŝiĝis antaŭen […] dismuelante kaj ŝlifante la bazan rokon, […] amasigante antaŭ si montojn da gruzo kaj landvastojn da sablo kaj argilo [2]; meteoritoj konsistas plej ofte el diversaj kungluiĝintaj ŝtonoj, tion oni povas tre bone observi, se la objekto estas segita kaj ŝlifita [3]; en sukcesa ŝlifoperacio la prilaborata peco restas laŭeble plej malvarma [4]; (figure) la diversaj prononcaj nuancoj tiel ŝlifas unu la alian, ke ekestas unueca prononcmaniero MortulŜip . VD: (nature) abrazii, erozii, triviVD: (intence) fajli, raspi, skrapi, poluri
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. Monato, Arkeologio ― Enigmo de trans la glacia epoko, 1998/04, p. 18
3. Walter Klag: Spaco por aĵoj el la spaco, Monato, 2013/02, p. 18
4. Griza Leono: shlifi 605039, La bona lingvo, 2011-02-05
angle:
grind
beloruse:
шліфаваць
ĉine:
[lóng], 礱 [lóng], 砺 [lì], 礪 [lì], 磨尖 [mójiān], 磨快 [mókuài], 磨利 [mólì]
france:
meuler
germane:
schleifen
hispane:
moler
japane:
研削する [けんさくする], 研磨する [けんまする]
pole:
szlifować
ukraine:
вивітрювати, розмивати, шліфувати

ŝlifilo

MAS Aparato por ŝlifi, provizita per skrapaĵo kun multaj malgrandaj eĝoj (sablopapero, sabloŝtondisko, diamantpulvora disko ks): angulŝlifilo aŭ tranĉ-ŝlifilo estas elektra permana maŝino kun rapidege rotacianta ronda ŝlifdisko [5].
angle:
grinder angul~ilo: angle grinder.
beloruse:
шліфавальны апарат, шліфавальны станок
ĉine:
磨床 [móchuáng], 磨 [mò], 抛光轮 [pāoguānglún], 拋光輪 [pāoguānglún]
france:
meule angul~ilo: disqueuse, meuleuse d'angle.
germane:
Schleifgerät, Schleifer, Scheifstein angul~ilo: Winkelschleifer, Trennschleifer, Flex.
hispane:
molino, molinillo
pole:
szlifierka

administraj notoj