*ŝark/o

*ŝarko

(komune) Kartilaga fiŝo kun korpo iom spindelforma, kun hokoforma vosto kaj ofte triangula dorsnaĝilo: ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis [1]; ankaŭ ŝarko en akvario povas esti danĝera [2]; laŭ la sistemo de Nelson, 2006, rajoj estas samrangaj kun ŝarkoj; (figure) primitiva imperiisma kapitalismo, en kiu transprenis la ekonomiajn valorojn malmultaj „ŝarkoj”, fariĝante miliarduloj [3].
angle:
shark
beloruse:
акула
bulgare:
акула
filipine:
patíng
france:
requin
germane:
Hai
hispane:
tiburón
hungare:
cápa
indonezie:
hiu
itale:
squalo
japane:
サメ, フカ, 強欲な人 [きょうよくなじん]
katalune:
tauró
nederlande:
haai
pole:
rekin
portugale:
tubarão
ruse:
акула
svede:
haj
turke:
köpekbalığı
ukraine:
акула

balenŝarko

ZOO Plej granda vivanta fiŝo kaj ŝarko 12 ĝis 18 metrojn longa, vivanta en tropikaj maroj, manĝanto de planktono kaj fiŝetoj (Rhincodon typus): balenŝarkoj, la plej grandaj fiŝoj sur la mondo, staras sub risko komplete estingiĝi en la venontaj jaroj [4].

balenŝarko (Rhincodon typus)
PD  [5]
4. Ĝangalo: Mediprotekta projekto, 2006-06-25
5. FGBNMS/Eckert: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rhincodon_typus_fgbnms.jpg
angle:
whale shark
france:
requin baleine
germane:
Walhai
hispane:
tiburón ballena
hungare:
cetcápa
indonezie:
hiu paus
itale:
squalo balena
japane:
ジンベエザメ
katalune:
tauró balena
latinece:
Rhincodon typus
nederlande:
walvishaai
pole:
rekin wielorybi

blanka ŝarko

ZOO Iom granda fiŝo kaj ŝarko trovebla en ĉiuj mezvarmaj maroj, vivanta sole aŭ pare, ĉasanto de fokoj, grandaj fiŝoj, birdoj (Carcharodon carcharias): oni starigis la akvarion ... en ĝi trankvile naĝis du blankaj ŝarkoj [6].

Blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), INsulo Guadalupe, Meksiko
PD  [7]
france:
grand requin blanc
latinece:
Carcharodon carcharias
pole:
rekin biały, żarłacz biały

administraj notoj

balen~o: Mankas verkindiko en fonto.
blanka ~o: Mankas verkindiko en fonto.