staŭd/o

staŭdo

BOTHOR
Daŭra planto, neligna, kies superteraj partoj forvelkas en vintro dum ĝi travivas per subteraj organoj kiel tuberoj, rizomoj, bulbo, beto aŭ la radikoj: ajlo, primolo, lilio, beladono estas staŭdoj; kaj tiaj staŭdoj ŝajne estas dahuriko kaj puerario [1].
Rim.: Ne estas klare, ĉu en Esperanto la nocio „herbo“ ampleksas ankaŭ la nocion „staŭdo“ laŭ la angla „herb“.
angle:
perennial herb
beloruse:
шматгадовая трава, мнагалетняя трава
france:
plante vivace, plante pluriannuelle
germane:
Staude
hungare:
évelő növény
katalune:
arbust perenne
nederlande:
overblijvende plant
perse:
گیاه پایا، گیاه چندساله
ruse:
травянистый многолетник
ukraine:
багаторічна рослина

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.