sloven/o

sloveno

1.
Ŝtatano de Slovenujo: en marto slovenoj per referendumoj decidis eniri kaj la Eŭropan Union (EU) kaj la Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) [1].
2.
Homo kun slovena nacieco: li instalis slovenon kiel protokolan estron en la karintia registaro [2]; bedaŭrinde tiu Reĝlando de la serboj, kroatoj kaj slovenoj de 1918 estis frukto ne de libera popola decido, sed de bela revo kaj de politikista potencemo [3].
1. Monato, Zlatko Tišljar: Jes al Eŭropo sed ĉu ŝanco perdita?
2. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
3. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
angle:
Slovene
beloruse:
славенец
ĉeĥe:
Slovinec
ĉine:
斯洛文尼亚人 [sīluòwénníyàrén], 斯洛文尼亞人 [sīluòwénníyàrén]
france:
Slovène (habitant)
germane:
Slowene
japane:
スロベニア人 [スロベニアじん]
katalune:
eslové (subst.)
nederlande:
Sloveen
pole:
Słoweniec
portugale:
esloveno (subst.)
slovake:
Slovinec
ukraine:
словенець

slovena

Rilatanta al slovenoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la slovena popolo [4]; haveblas vortaroj kaj lernolibroj pri aliaj balkanaj lingvoj, kiuj ĝis nun estis nekonataj inter ni: la albana, la slovena, la macedona [5]; la masakro, fine de la milito, de pluraj dekmiloj da kaptitoj kroataj, slovenaj kaj montenegraj fare de la samaj Tito-anoj (la masakro de Bleiburg, pri kiu komplicis la britaj instancoj) [6].
4. Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
5. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
6. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
Slovene
beloruse:
славенскі
france:
slovène (adjectif>
germane:
slowenisch
japane:
スロベニアの [すろべにあの]
katalune:
eslové (adj.)
nederlande:
Sloveens
pole:
słoweński
portugale:
esloveno (adj.)
ukraine:
словенський

Slovenujo [7] (SI)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Ljubljano; teritorio de Respubliko Slovenujo, limanta kun Aŭstrujo, Hungarujo, Italujo kaj Kroatujo: Arnoldstein situas en suda Aŭstrujo, proksime al la trilandangulo de Aŭstrujo, Italujo kaj Slovenujo [8].
7. Oficiala Informo de AdE, numero 11
8. Vikipedio, Arnoldstein
angle:
Slovenia
beloruse:
Славенія
ĉine:
斯洛文尼亚 [Sīluòwénníyà], 斯洛文尼亞 [Sīluòwénníyà], 斯洛維尼亞 [Sīluòwéiníyà], 斯洛维尼亚 [Sīluòwéiníyà]
france:
Slovénie
germane:
Slowenien
indonezie:
Slovenia
katalune:
Eslovènia
nederlande:
Slovenië
pole:
Słowenia, Republika Słowenii
portugale:
Eslovênia

administraj notoj