sinekdoĥ/o, sinekdok/o

sinekdoĥo, sinekdoko

LIN
Tropo, en kiu oni anstataŭigas vorton per koncepte proksima, ekz-e tuton per parto („li estas instruita kapo“), ion specialan per io ĝenerala („sen groŝo en poŝo“, anstataŭ mono), io pli frua per posta („nia pano kreskas sur la kampoj“) aŭ inverse: en „li ekprenis la bridon de la azeno, kaj trotigis la beston“ la uzo de genra nomo „besto“ anstataŭ speciala „azeno“ estas sinekdoĥo celanta eviti ripeton; sonetoj kaj aliaj formoj de ampoezio ofte uzas sinekdoĥojn por karakterizi la amaton [1]. VD:metaforo, metonimio
angle:
synecdoche
beloruse:
сынэкдаха
bulgare:
Синекдоха
ĉine:
提喻法 [tíyùfǎ], 举隅法 [jǔyúfǎ], 舉隅法 [jǔyúfǎ], 借代 [jièdài]
france:
synecdoque
germane:
Synekdoche
hungare:
szinekdoché
perse:
مجاز مرسل
ruse:
синекдоха
ukraine:
синекдоха

administraj notoj

~o, sinekdoko: Mankas dua fontindiko.