2sifon/o

sifono

1.
U-forma tubo kun neegalaj brakoj, tra kiu transverŝiĝas fluaĵoj per la premo de la atmosfero: HIS greka fajro: ĝiaj ingrediencoj povas esti sulfuro, kalko kaj nafto, ŝajne oni varmigis la ingrediencojn en poto kaj elpumpis la miksaĵon tra sifono [1]; necesujo provizita de akva fermilo, sifono [2]; GEOG sifono estas la loko, kie la subtera rivero plene okupas la tutan kavernan kanalon elpreminte la aeron [3].
2.
BIO Samfunkcia tubo ĉe vivaĵoj: sifono estas, en besta anatomio, tubforma mekanike movebla organo ĉe iuj bestoj (ĉefe moluskoj, larvoj de moskitoj kaj tunikuloj), kies ĉefa funkcio estas la enpreno aŭ elĵeto de fluidaĵoj, kiel marakvo aŭ surfaca aero, al aŭ el la interno de la bestokorpo [4]; la sifono, la tubforma organo ĉe la tubfoliaj laŭsoj, sidas sur globformaj skeletaj elementoj [5].
3.
Speciala botelo destinita por enteni kaj laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon: sifonboteloj, kiuj entenas akvon kaj oni povas aldoni la premon kaj karbonan dioksidon per aparta, almuntenda patrono [6].
angle:
1. siphon
beloruse:
сыфон
ĉeĥe:
násoska, sifon
ĉine:
虹吸 [hóngxī]
france:
siphon
germane:
Siphon 2. Sipho
hungare:
1. szifon 3. szódaszifon
japane:
サイフォン, 吸い上げ管 [すいあげかん]
nederlande:
1. hevel 3. sifon, spuitfles
pole:
syfon
ruse:
сифон
slovake:
násoska
ukraine:
сифон, сифонна труба

administraj notoj