*ses

*ses (6)  

Nombro tri kaj tri: Lea diris: havigis al mi Dio bonan havon, nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn [1]; mi servis vin en via domo […] ses jarojn pro viaj brutoj [2]; dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio, faru nenian laboron [3].
angle:
six
beloruse:
шэсьць
bretone:
c'hwec'h
bulgare:
шест
ĉeĥe:
šest
ĉine:
六 [liù]
finne:
kuusi (lukusana)
france:
six
germane:
sechs
hinde:
छह [chah]
hispane:
seis
hungare:
hat
indonezie:
enam
itale:
sei
japane:
六 [ろく]
katalune:
sis
kurde:
şeş
nederlande:
zes
pole:
sześć
portugale:
seis
ruse:
шесть
slovake:
šesť
svede:
sex
turke:
altı
volapuke:
mäl

sesa

Sesaranga, venanta post kvin antaŭaj: kaj Dio diris: jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon, tio estu por vi manĝaĵo […] kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago [4]; la sesa monato [5]; la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario [6]; elirinte ĉirkaŭ la sesa horo [7]; la sesa anĝelo trumpetis [8]; Frederiko la Sesa [9]; unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horloĝo [10]; la Sesa Esperantista Kongreso [11]; mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio VivZam ; la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj [12].
bretone:
c'hwec'hvet
ĉine:
第六 [dìliù]
finne:
kuudes
france:
sixième
germane:
sechster, sechste, sechstes
hungare:
hatodik
indonezie:
keenam
itale:
sesto
katalune:
sext, sisé
nederlande:
zesde
pole:
szósty
portugale:
sexto
ruse:
шестой

sese

Sesarange, post kvin antaŭaj: Niĝerio, la sese plej granda lando laŭ nafto-rezervoj [13].
13. Monato, Princo Henriko Oguinye: Ĉu amnestio kondukos al paco?
bretone:
da c'hwec'hvet
finne:
kuudenneksi
france:
sixièmement
germane:
sechstens
hungare:
hatodszor
katalune:
en sisé lloc
nederlande:
ten zesde
pole:
po szóste
ruse:
в-шестых

sesdeknaŭi, sesdeknaŭumi  

Reciproke leki aŭ suĉi voluptocele la seksajn organojn. kio konsolas min baldaŭ festi mian sesdekan naskiĝtagon, estas ke sesdek troviĝas en sesdeknaŭi [14]. VD:midzi, frandzi
france:
faire un soixante-neuf

deksesuma

Je la bazo de dek ses: la deksesuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 16, ĝiaj 16 ciferoj kutime estas la skribsignoj 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F [15].
germane:
hexadezimal
indonezie:
heksadesimal

sesdekuma  

MAT Je la bazo de sesdek: sesdekuma sistemo estas bazo-60 nombra sistemo, inter alie uzata por mezuri la tempon aŭ la angulojn (en trigonometrio) kaj por precizigi geografiajn koordinatojn [16]. VD:-um
angle:
sexagesimal
beloruse:
шасьцідзесятковы
bretone:
triugentel
ĉeĥe:
šedesátkový
finne:
kuusikymmenkantainen, seksagesimaali-
france:
sexagésimal
germane:
sexagesimal
hungare:
hatvanas (pl. számrendszer)
indonezie:
seksagesimal
itale:
sessagesimale
katalune:
sexagesimal
nederlande:
zestigdelig
pole:
sześćdziesiętny
ruse:
шестидесятeричный
slovake:
šesťdesiatkový

administraj notoj

~e: Mankas dua fontindiko.
~deknaŭi, ~deknaŭumi: Mankas dua fontindiko.
dek~uma : Mankas dua fontindiko.
~dekuma: Mankas dua fontindiko.