1senat/o

senato

1.
JURPOL Plej alta leĝofara anaro aŭ supera ĉambro en parlamento: leĝpropono devas trapasi plurajn ŝtupojn: plej grava estas tiu, ke la proponon devas akcepti kaj Ĉambro de Deputitoj kaj Senato[1].
2.
HIS En Romio reganta komitato el nobeloj. VD:patriciaro
1. Guido Van Damme: Puno ne sen peno, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 15a
angle:
senate
beloruse:
сэнат
ĉeĥe:
senát
ĉine:
参议院 [cānyìyuàn], 參議院 [cānyìyuàn], 元老院 [yuánlǎoyuàn], 上議院 [Shàngyìyuàn], 上议院 [Shàngyìyuàn], 上議院 [shàngyìyuàn], 上议院 [shàngyìyuàn], 上院 [shàngyuàn]
france:
sénat
germane:
Senat
hispane:
senado
hungare:
szenátus
itale:
senato
japane:
上院 [じょういん], 参議院 [さんぎいん], 元老院 [げんろういん]
nederlande:
senaat
perse:
سنا، مجلس سنا
pole:
senat
ruse:
сенат
slovake:
senát
ukraine:
сенат

senatano

POL
Ano de senato: parlamentanoj kaj senatanoj kuniĝis poste[2]. VD:patricio, lordo.
2. Betty Refior: Terorismo (5), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 4a
angle:
senator
beloruse:
сэнатар
ĉeĥe:
senátor, člen senátu
ĉine:
参议员 [cānyìyuán], 參議員 [cānyìyuán], 上議院議員 [shàngyìyuànyìyuán], 上议院议员 [shàngyìyuànyìyuán], 元老院議員 [yuánlǎoyuànyìyuán], 元老院议员 [yuánlǎoyuànyìyuán], 理事 [lǐshì]
france:
sénateur
germane:
Senator
hispane:
senador
hungare:
szenátor
itale:
senatore
japane:
上院議員 [じょういんぎいん], 参議院議員 [さんぎいんぎいん]
nederlande:
senator
perse:
سناتور
pole:
senator
ruse:
сенатор
slovake:
senátor
ukraine:
сенатор

senatestro

POL
Senatano, kiu gvidas internajn debatojn, ekstere reprezentas la senaton, aŭ iel simile funkcias depende je la loka kutimo: ambicia senatestro, iama ministro kaj guberniestro de la ŝtato Para[3].
3. Gilbert R. Ledon: Esenco de korupto, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 8a
angle:
senate president, speaker of a senate, marshal of a senate, chairman of a senate
beloruse:
сьпікер сэната, старшыня сэната, маршалак сэната (у Польшчы)
france:
président du sénat
hungare:
szenátus elnöke
itale:
presidente del senato
perse:
رئیس سنا
pole:
marszałek senatu

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas dua fontindiko.
~estro: Mankas dua fontindiko.