1sald/o

saldo

EKON
Diferenco inter debeto kaj kredito: debetsaldo [1]; saldo de kuranta konto [2]; de multaj jaroj la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita [3]; en la jaro 2005 la pagobilanco havis negativan saldon de 9,8 miliardoj da usonaj dolaroj [4]; (figure) se bilanci la tuton, la fina saldo estas tre favora […], la recenzita verko sendube alportas signifan kontribuon [5]. VD:bilanco, konto
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
3. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento
4. Monato, Zlatko Hinšt: Kiel oni (trans)vivas en Kroatio
5. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
angle:
balance (account)
beloruse:
сальда
bulgare:
баланс, салдо
ĉeĥe:
saldo, vyrovnání, zůstatek účtu
ĉine:
余额 [yúé], 餘額 [yúé], 尾数 [wěishù], 尾數 [wěishù]
france:
solde
germane:
Saldo
hebree:
מאזן
hispane:
saldo (contable)
hungare:
egyenleg
itale:
saldo (econ.)
japane:
貸借差引高 [たいしゃくさしひこう], 差引残高 [さしひざんだか]
nederlande:
saldo
pole:
saldo
portugale:
saldo
ruse:
сальдо
slovake:
saldo, zostatok účtu
ukraine:
ком. сальдо, підсумок, залишок

saldi

(tr)
EKON
Starigi la saldon; rezulti je saldo: la libroservo de UEA saldis siajn vendojn en 1998 per la impona sumo de 297 165 gld [6]; (figure) mi povos trovi tiujn kanajlojn […] por saldi mian kalkulon kun ili (vd reguligi konton) [7].
6. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXIII
angle:
balance (account)
beloruse:
вылічваць сальда
bulgare:
балансирам
ĉeĥe:
saldovat, vyrovnat zůstatek, zúčtovat
france:
solder
germane:
saldieren
hebree:
לאזן
hispane:
saldar
hungare:
egyenleget von
japane:
貸借勘定をする [たいしゃくかんじょうをする], 清算する [せいさんする]
nederlande:
het saldo opmaken
pole:
bilansować, rozliczać
ruse:
подсчитывать сальдо, подводить итог
slovake:
saldovať, zúčtovať
ukraine:
підбивати підсумок

administraj notoj