rudr/o SPV

rudro

MAR Stirilo de ŝipo, kies direktilo movas enakvan platon: en la alia ŝipo oni faris abruptan rudromanovron [1].
angle:
rudder
beloruse:
стырно (чоўна)
ĉeĥe:
kormidelní ploutev
france:
gouvernail
germane:
Ruder
hungare:
lapátkormány, evezőkormány
japane:
かじ
pole:
ster
portugale:
leme
ruse:
руль (у лодки, корабля), кормило
slovake:
kormidlová plutva
ukraine:
руль, стерно

rudristo

MAR Ŝipisto, kiu tenas la rudron de ŝipo kaj per ĝi gvidas: tenis sin sur la piedoj nur la rudristo kaj la vaĉanto [2].
2. A. Grin, trad. J. Finkel: Skarlataj veloj, 2008
beloruse:
стырнік, стырнавы
ĉeĥe:
kormidelník
france:
manœuvrier, timonier
pole:
sternik
slovake:
kormidelník
ukraine:
стерновий

administraj notoj