rubeol/o PIV1

rubeolo

MED Kontaĝa virusa infanmalsano kaŭzanta malfortan febron, inflamon de faringo, de kapaj limfonodoj, de konjunktivo, rimarkebla pro ruĝaj haŭtmakuloj: se graveda virino malsaniĝus je rubeolo dum la unuaj 17 semajnoj de la gravedo, la feto riskas gravan cerbdamaĝon [1]; ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de unu jaro kaj kutime ĝi estas kombinita kun vakcinoj kontraŭ rubeolo kaj parotido [2]; ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur [3]; la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti: rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo [4]. VD:morbilo, skarlatino
1. K. G. Gustafsson: Ruza kamparano kaj ruĝa hundo, 2011-10-14
2. Monato, Vladimir Lemelev: 2020: la mondo sen morbilo?
3. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas
4. Vikipedio, Katarakto
angle:
Rubella, German measles
beloruse:
чырвонка, краснуха
ĉeĥe:
rubeola, zarděnky
france:
rubéole
germane:
Röteln
indonezie:
campak jerman, rubela, rubeola
japane:
風疹 [ふうしん]
katalune:
rubèola
latinece:
Rubella
pole:
kur (med.), rubeola
slovake:
rubeola, ružienka
ukraine:
краснуха, червона висипка

administraj notoj

pri ~o:
    Laŭ germana Wikipedia la signifo de la vorto „Rubeola“ varias inter
    lingvoj:
    germana: Röteln (Rubella), angla Masern (Morbilli, morbilo), sed
    ankaŭ Scharlach (Rubeola scarlatinosa, skarlatino). La difino
    priskribas la unuan.