ri
ri
(neoficiala pronomo)
Ununombra seksneŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la koncernulo identiĝas kiel neduuma: nun ri disdonas botelojn, sed antaŭe ri disdonis librojn, manĝpakaĵojn, ludojn, informojn [1]; se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj ne deziras al ri malbonon [2]; blankulo ne bezonas timi ke ri ne ricevos iun esplorpostenon pro diskriminacio surbaze de haŭtkoloro [3]; „ĉu ri ĝenas vin, sinjorino?“ li diris alproksimiĝinte [4]; ri unue aŭdis pri tiu spaco kiam ri loĝis en Gangwon-do [5]; ĉiu esperantisto foje renkontas la situacion, ke ri havas dubojn pri tio, kiel esprimi ion en Esperanto, aŭ ĉu ia foje renkontata esprimo vere estas ĝusta kaj rekomendinda [6]; ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton [7]; raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci rin [8]; amu rin kaj min, amu nin [9]; ri estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam renkontis [10]; en la bela domo ri ne pentras plu [11]; kial gravas, kiu ri estas? [12].
li2
Rim.: En 1979 la pronomo „ri“ estis unuafoje proponita [13] kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto [14] . Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG [15] ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.
1.
Rogier Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Lauris Lepoix: June Kaj Kune: La Muzikalo, YouTube, 1:33:48,
publike prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, rete publikigita la 26-an de novembro
2022
2. Klára Ertl: Ni rompu la tabuon, Monato, 2020/10, p. 25
3. Frank van Hertrooij: Nigraj Vivoj Gravas, Scivolemo, 2020-07-24
4. Ariel Bonkorpa: La Plej Granda Tragedio, Belarta rikolto 2019: Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, paĝo 41a
5. PRI/PRX's The World, tradukis Herman Dekeunink kaj Manuela Burghelea: “Multi Cafe Doing” en Seulo kreas komunumon ĉirkaŭ feminismo, ankoraŭ tabua temo en Sud-Koreio, Global Voices, 2019-01-21
6. Marcos Cramer: Kiel krei fidindan Esperanto-vortaron?, Język, komunikacja, informacja, 2018
7. Edmund Grimley Evans: Por britoj sekso restas deviga, Monato, 2018/08-09, p. 10
8. Edmund Grimley Evans: J-riismo, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2018, numero 985a
9. Guillaume Armide: Amu rin, albumo "Nenifar'", SoundCloud, 2015-07-01
10. Rolando Bonkorpa: Fiinsulo, Beletra Almanako 21, 2014
11. La Perdita Generacio: Maldormemo mia, albumo "Eksenlime", 2006
12. Leland Bryant Ross: Pri Sennaciistaj postulatoj, soc.culture.esperanto, 1997-08-28
13. Ole Hagemann: Sekso kaj Egaleco, Egaleco kaj la Internacia Lingvo, 1979-10
14. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Pronouns, 1993
15. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono

- ajmare:
- jupa
- angle:
- they (singular)
- armene:
- նա
- azerbajĝane:
- o
- baŝkire:
- ул
- beloruse:
- ён або яна (займеньнік без пазначэньня полу)
- bengale:
- সে
- elefene:
- el
- estone:
- tema, ta
- fiĝie:
- koya
- finne:
- hän
- france:
- iel
- gvaranie:
- ha'e
- hispane:
- elle
- hungare:
- ő
- ide:
- lu
- indonezie:
- dia, ia, beliau
- jorube:
- oun
- kartvele:
- ის, იგი
- kazaĥe:
- ол
- keĉue:
- pay
- kurde:
- ew
- lingale:
- yě
- maorie:
- ia
- nederlande:
- die, hen
- nordsamee:
- son
- perse:
- او
- svahile:
- yeye
- svede:
- hen
- taĝike:
- ӯ
- taje:
- เขา
- tatare:
- ул
- tibete:
- ཁོང་
- tokipone:
- ona
- turke:
- o
- turkmene:
- ol
- ujgure:
- ئۇ
- volapuke:
- on
ria
Posedata de ri, rilata al ri: Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj [16]; tamen riaj infanoj ŝajnas tre feliĉaj, kaj ili miras pri ĉiuj bestoj [17]; la petinto plejparte fajfis pri miaj korektoj, [...] kaj fine eĉ akuzis ke mi enpoŝigis rian honorarion [18]; Gaja tuŝas rian brakon trankvilige [19]; aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn [20]; riaj proponoj temis pri interageco [21]; ĉu la uzo de prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton [22].
lia2
16.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,
Tria
persono
17. Vanege: Oazo la ekstempulo, Medium, 2021-02-06
18. István Ertl: Tiel la mondo... Sizifas, „Kontakto“, n-ro 295 (2020:01), p. 17a
19. Federico Gobbo: Amikaro, jaro 2019a, ĉapitro 10a, p. 130a
20. El kulturo de perforto al kulturo de konsento, Egalecen, 2014-11-18
21. Mark Rison: Kio estas "multimedia" en Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1997-12-03
22. Sebastiano Hartviga: tolerado, kulturoj, lingva komparo, soc.culture.esperanto, 1997-05-13

- their (singular)
- beloruse:
- ягоны або ейны (займеньнік без пазначэньня полу)
- elefene:
- sua
- finne:
- hänen
- hispane:
- su
- hungare:
- -a, -e, -ja, -je
- ide:
- lua
- kimre:
- ei
- nederlande:
- diens, hun
- nordsamee:
- su
- svahile:
- -ake
- svede:
- hens
- tokipone:
- ona
- volapuke:
- onik, ona
riismo
Uzado de la pronomo „ri“: “riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj [23]; en Esperanto, riismo povas helpi tiun celon [24]; la plej radikala propono, "riismo", estas fakte la plej laŭa al la fundamento, ĉar ĝi simple enkondukas tute novan vorton ne tuŝante la ekzistantan lingvaĵon [25]; laŭ mi, riismo ne malobeas la spiriton de la Fundamento [26].
23.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,
Tria
persono
24. Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto, Egalecen, 2014-08-04
25. Marko Rauhamaa: Re: "ghi" kaj "tiu" - konkludo, soc.culture.esperanto, 2001-07-09
26. Konrad Hinsen: Cxu indas diskutadi pri riismo?, soc.culture.esperanto, 1994-02-01

- ужываньне займеньніка ri