rema/o [1]

remao  

LIN La informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo2: la esprimo kaj distingo de jam konataj, novaj aŭ precipe gravaj informoj (temo ― remao ― fokuso), estas esenca tasko de lingvo, tamen longe preteratentata de la lingvistoj [2]; en la frazoj „Sur la tero kuŝas ŝtono“ [3], „Antaŭ la domo staras arbo“ [4], „Super la tero sin trovas aero“ [5] […] la gramatika subjekto aperas frazofine, post la predikato kaj komplementoj, ĉar en ĉi tiuj frazoj la subjektoj estas remaoj [6]; por determini remaon oni provu rekonstrui demandon, por kiu la koncerna frazo plej konvene povus esti respondo [7].
2. Cyril Brosch, Ilona Koutny: Kia lingvo estas Esperanto laŭ tipologia vidpunkto?, Interlingvistikaj Studoj, UAM Poznań, 2007
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
6. S. Pokrovskij: La artikolo
7. Vikipedio, Remao
angle:
rheme, focus, comment
france:
rhème
germane:
Rhema
ruse:
рема

administraj notoj