tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl pt ru sk

2psikologi/o

psikologio, psiĥologioFKTEZ Vikipedio

1.TEZ
PSISCI Scienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito: En la jaro 1887 oni malfermis ... antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psiĥologio kaj sociologioFK.
2.
Mensaj apartaĵoj de individuo aŭ grupo: Ne eblas, ridindas ĉion ekspliki per la kruela psiĥologio de sovaĝaj subhomoj [1]; Japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa. [2].
3.TEZ
(figure) Intua kapablo kompreni, priskribi aŭ gvidi sentojn de aliaj homoj: mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj [3]. VD:kunsento

psikologia, psiĥologiaTEZ

(figure) Bone komprenanta, komentanta, reaganta al animstatoj de kunhomoj: sukcesas ankaŭ kelkaj aliaj psikologiaj portretoj – ili estas, se ne tro profundaj, tamen sufiĉe trafaj [4]; provo prezenti kiel spektaklon la subtilecon de la psiĥologia vivo apenaŭ plaĉus al la originala kreinto [5].

psikologiistoTEZ Vikipedio

PSI
Fakulo pri psikologio.
SIN:psikologo

tradukoj

anglaj

~o, : psychology; ~a, : psychological; ~isto: psychologist.

belorusaj

~o, : псіхалёгія; ~a, : псіхалягічны; ~isto: псіхоляг.

bulgaraj

~o, : психология; ~a, : психологичен; ~isto: психолог.

ĉeĥaj

~o, : psychologie; ~isto: psycholog.

francaj

~o, : psychologie; ~a, : psychologique; ~isto: psychologue.

germanaj

~o, : Psychologie; ~a, : psychologisch; ~isto: Psychologe.

hispanaj

~o, : psicología; ~a, : psicológico; ~isto: psicológo.

hungaraj

~o, : lélektan, pszichológia; ~a, : lélektani, pszichológiai; ~isto: pszichológus, lélekbúvár.

katalunaj

~o, : psicologia; ~a, : psicològic; ~isto: psicòleg.

nederlandaj

~o, : psychologie; ~a, : psychologisch; ~isto: psycholoog.

portugalaj

~o, : psicologia.

rusaj

~o, : психология; ~a, : психологичный, психологический; ~isto: психолог.

slovakaj

~o, : psychológia; ~isto: psychológ.

fontoj

1. Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:4
2. YAMASAKI Seiko^: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, Monato, 2007
3. NikSt: Bona distrilo kaj memlernilo, Monato, jaro 1994a, numero 10a, p. 22a
4. Nikolao Gudskov: Libro el malnova verkista arkivo (István Nemere, Vizito sur la teron), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 27a
5. Trevor Steele: Patrick White --- Vivo kaj verko

~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [psikol1.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.22 2017/03/07 10:10:12 ]