psikedel/a PIV2

psikedela

PSIBELA
Rilata al la ŝanĝitaj statoj de la konscio sub influo de drogoj, karakterizitaj i.a. de plenspektraj sensimpresoj kaj forigo de la limo inter la memo kaj ekstera mondo; rilata al arto provanta reprodukti tiajn sensimpresojn: pro la fortegaj psikaj efikoj de la psikedelaj substancoj, aparte la nove malkovrita kaj amase fabrikebla LSD, esploristoj multe uzis ilin por diversaj psikiatriaj celoj [1]; mi depruntis la diskon de amiko kaj miregis: psikedela sperto [2]! (figure) grafika fakulo tamen sendis ampleksan analizon de kelkaj lastatempaj numeroj […]: „haste kaj senorde enŝutitaj artikoloj, manko de rubrikoj kaj […] ripetiĝantaj, psikedelaj kovrilpaĝoj“ [3]. VD:halucina, surrealisma
1. Steve Eichblatt: La historio de psikedelismo en Usono, Usona Esperantisto 2020/5
2. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto
3. Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon , Libera Folio, 2011-04-29
angle:
psychedelic
beloruse:
псыхадэлічны
ĉine:
迷幻 [míhuàn]
france:
psychédélique
germane:
psychedelisch

administraj notoj