prajm/o PVEF

prajmo

MIL Ujeto enhavanta eksplodeman substancon kaj per kiu oni eksplodigas la pulvon de kartoĉo: Johann Nikolaus von Dreyse […] en 1827 […] sukcesis konstrui nadlo-prajman fusilon, kies prajma mekanismo estis komplete interna, do bone protektita, ĝi estis ŝargata per nura kartoĉo, kiu enhavis kuglon, pulvon kaj prajmon [1]; ĉe „du-aga“ revolvero la premado de la ellasilo streĉas la ĉanon (kaj turnas la kartoĉujon) antaŭ frapi la prajmon [2].
angle:
detonator, percussion cap, percussion primer, blasting cap
bulgare:
запалител
ĉeĥe:
roznětka, zápalka (náboje)
ĉine:
雷管 [léiguǎn]
france:
armorce
germane:
Zündhütchen, Sprengkapsel, Zündkapsel
hungare:
gyutacs
itale:
cappellotto (mil.), capsula (di cartuccia), innesco, detonatore
japane:
雷管 [らいかん], 信管 [しんかん]
nederlande:
slaghoedje
pole:
detonator, zapalnik
portugale:
espoleta, detonador
rumane:
detonator, aprindere
ruse:
пистон, капсюль, детонатор, запал
slovake:
rozbuška (tech.)
ukraine:
пістон, капсуль, запал, детонатор, підривник, висадник

prajmi

(tr)
1.
PVEF Provizi per prajmo.
2.
(figure) Iniciati kvazaŭ memevoluan procezon; flamigi: Auld poiome fariĝis ikono de la movado, li mem nek prajmis nek nutris tiun disvolviĝon, sed li akceptis ĝin pasive [3]. franca ministro pri eksteraj aferoj, per publika deklaro prajmis la procezon kiu kondukos ĝis la nuna Eŭropa Unio [4].
3. Mortis la bonzo, restu la bardo , Libera Folio, 2006-10-14
4. Kiom eŭropisma estas Esperantio?, HeKo 734 7-E, 9 maj 2020
ĉeĥe:
1. způsobit roznět
germane:
1. Zündkapsel aufsetzen, (eine Sprengladung) scharf machen, anwürgen 2. entzünden, ins Rollen bringen, in Gang setzen, (eine Sache) anstossen
nederlande:
1. v.e. slaghoedje voorzien
pole:
1. uzbroić
ruse:
1. вставить запал
slovake:
1. spôsobiť roznet

senprajmigi

MIL Forigi la prajmon de eksplodaĵo kaj tiel malhelpi ĝian funkciadon: insida pakaĵo eksplodis dum li alproksimiĝis por senprajmigi ĝin [5].
5. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
angle:
defuse
france:
désamorcer
germane:
entschärfen
pole:
rozbroić
rumane:
dezarma

administraj notoj