2pore/o MT

poreo

BOTKUI Specio de granda ajlo kultivata kiel legomo (Allium ampeloprasum; sin: Allium porrum): ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis […] kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn [1]; du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis […] plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon [2]; ĝi estis iu platkuka pastaĵo […], en kiu kuniĝis, inter aliaj, precipe raspitaj terpomoj kaj fajne hakitaj poreoj [3].
rikoltita poreo
CC-BY-SA-3.0  [4]
angle:
leek
beloruse:
парэй, цыбуля-парэй
bulgare:
праз
ĉeĥe:
pór, pórek
ĉine:
[jiǔ], 葱韭 [cōngjiǔ], 蔥韭 [cōngjiǔ], 青蒜 [qīngsuàn]
france:
poireau
germane:
Porree, Lauch
hispane:
puerro
hungare:
póréhagyma, párhagyma
japane:
リーキ, ニラネギ, ポロネギ
katalune:
porro
latinece:
Allium ampeloprasum Allium porrum
nederlande:
prei
perse:
گندنا، تره فرنگی
pole:
por
portugale:
porro, alho-porro
ruse:
лук-порей
slovake:
pór
ukraine:
порей, цибуля-порей

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.