pletr/o

pletro

Antikva greka mezurunuo de longo (100 piedlongoj) kaj areo (100×100 piedoj²): tio estas tre grandaj bestoj […] ĉar la plej granda el ili estis eĉ du pletrojn longa [1]; la sanktejo […] de Posejdono estis longa je unu stadio, larĝa je tri pletroj [2].
1. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj. - 2005
2. Vikipedio, Atlantido
france:
plèthre
germane:
Plethron
pole:
plethron
rumane:
plethron
ruse:
плетр

administraj notoj