1platan/o

platano

BOT
Sola genro (Platanus) el familio de arboj1 monoikaj el la ordo de proteoparencaj floroplantoj kun: trunkoŝelo defalanta en pecoj, pro tio makulita verde-flave-brune; folioj kun 3 ĝis 7 loboj, neegale dentrandaj; kromfolioj grandaj, foliformaj, tigoĉirkaŭaj; floroj unuseksaj; floraroj pendantaj, globaj, ĉe-tigaj; 3 ĝis 8 stamenoj; 3 ĝis 8 ovolujoj liberaj: la cedroj en la ĝardeno de Dio [...] la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj [1]; sub la altaj platanoj, kie la komercisto pelas siajn ŝarĝitajn kamelojn [2]; palmoj, fagoj, pinioj, platanoj, ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie [3].
angle:
platanus, plane tree, sycamore
beloruse:
плятан
ĉeĥe:
platan, vodoklen
ĉine:
法国梧桐 [fǎguówútóng], 法國梧桐 [fǎguówútóng], 三球悬铃木 [sānqiúxuánlíngmù], 三球懸鈴木 [sānqiúxuánlíngmù], 多毛且易摆动 [duōmáoqiěyìbǎidòng], 多毛且易擺動 [duōmáoqiěyìbǎidòng], 悬铃木属落叶树 [xuánlíngmùshǔluòyèshù], 懸鈴木屬落葉樹 [xuánlíngmùshǔluòyèshù], 有裂片掌状树叶 [yǒulièpiànzhǎngzhuàngshùyè], 有裂片掌狀樹葉 [yǒulièpiànzhǎngzhuàngshùyè]
france:
platane
germane:
Platane
hispane:
plátano
hungare:
platán
japane:
プラタナス, スズカケノキ
katalune:
plàtan
latinece:
Platanus
nederlande:
plataan
perse:
چنار
pole:
platan
portugale:
plátano
ruse:
платан
slovake:
platan
ukraine:
платан

administraj notoj