Pentateŭk/o

Pentateŭko

REL
Torao: inter la sanktaj libroj de la judoj, la plej sanktega estas la Torao, la kvin libroj atribuitaj al Moseo, kiujn la kristanoj nomas Pentateŭko [1]; Malnova testamento: […] la unuaj kvin libroj (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono) konsistigas la Toraon, aŭ Leĝon, ankaŭ nomatan Pentateŭko [2]; la kvara [libro] el „Pentateŭko“ estas ĝuste Nombroj, tiel nomata pro la ena mencio de popolnombradoj [3].
1. André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, Monato, 2000/12, p. 18-19
2. Vikipedio, Malnova Testamento
3. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
beloruse:
Пяцікніжжа
ĉine:
摩西五书 [móxīwǔshū], 摩西五書 [móxīwǔshū]
germane:
Pentateuch, Fünf Bücher Mose
malnovgreke:
Πεντάτευχος
pole:
Tora
rumane:
Tora
ukraine:
П’ятикнижжя

administraj notoj