*pastel/o UV

*pastelo

MED Lentoforma solida kuracilo, ofte sukera, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo: li forte ektusis, ambaŭ fratinoj rapidis al li, alportis akvon, teon, pastelojn, […] la atako ne longe daŭris IK ; oni metas 6-8 gramojn (unu supkulero) de muelita kafo en specialan ĉelon de kafmaŝino, kie la muelaĵo premiĝas ĝis formo de plata pastelo, poste tra la pastelo tralasiĝas premita akvo, varmigita ĝis temperaturo 90-92 °C [1]. VD:bombono, kapsulo, oblato, pilolo, premaĵo, tablojdo
Rim.: Ne konfuzu kun paŝtelo (krajono).
angle:
lozenge, pastille
beloruse:
дражэ, карамэлька (лекавая)
bretone:
pastilhezenn
ĉeĥe:
lentilka, pastilka, tabletka
ĉine:
粉蜡 [fěnlà], 粉蠟 [fěnlà], 粉蜡笔 [fěnlàbǐ], 粉蠟筆 [fěnlàbǐ], 輪狀煙火 [lúnzhuàngyānhuǒ], 轮状烟火 [lúnzhuàngyānhuǒ], 香錠 [xiāngdìng], 香锭 [xiāngdìng]
france:
pastille
germane:
Pastille
hispane:
pastilla
hungare:
pasztilla
japane:
ドロップ [どろっぷ], トローチ, 糖衣錠 [とういじょう]
katalune:
pastilla
nederlande:
pastille
pole:
cukierek, drażetka, pastylka (cukierek)
portugale:
pastilha
rumane:
bomboane, pilulă, tableta
ruse:
пастилка
slovake:
lentilka, pastilka, tabletka
ukraine:
кругла карамелька, карамелька (від кашлю і т.п.)

administraj notoj