*parter/o UV

*partero

1.
TEA Parto de teatreja ĉambrego ĉe teretaĝo inter la orkestrejo kaj la funda muro: mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn [1]; la ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio […] ektondris en potenca kriego Metrop ; dum koncerto aŭ prelego mi kompreneble rajtas promeni tra la partero […], mia rolo ja seriozas: tiuj fotoj fariĝos altrangaj dokumentoj [2]. VD:balkono, galerio1.e
2.
ARKI Teretaĝo: la ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre BdV ; en la partero estis nur magazeno [3]; de partero al balkono zumadis Esperanto VivZam .
angle:
2. ground floor
beloruse:
1. партэр 2. першы паверх
bretone:
1. leur (c'hoariva) 2. rez-an-douar
ĉeĥe:
květinová zahrada, parter, přízemí hlediště
france:
1. parterre 2. rez-de-chaussée
germane:
Parterre 1. Parkett 2. Erdgeschoss
hispane:
1. platea
hungare:
földszint (színházban is)
japane:
一階席 [ひとかいせき], 平土間 [ひらどま], , 大花壇 [だいかだん]
katalune:
1. fossa de l'orquestra 2. planta baixa
nederlande:
benedenverdieping 1. parterre
pole:
1. parter 2. klomb
portugale:
térreo, rés-do-chão 1. platéia (parte de teatro)
rumane:
1. parter 2. clombă
ruse:
1. партер 2. нижний этаж
slovake:
prízemie
ukraine:
партер (у театрі), нижній поверх, квіткова клумба

administraj notoj