*parazit/o UV
*parazito
- 1.
Besto aŭ vegetaĵo, kiu vivas sur aŭ en alia estaĵo, sin nutrante per ĝiaj sukoj: visko estas parazito de kverko kaj pulo de homo; ŝi malkovris malgrandan paketon [da] arsenoza acido […] por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti [1]; tenioj ekzistas en la tuta mondo kaj estas la plej oftaj parazitoj [2]; Kagan esploris plej diversajn hipotezojn […] neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano [3].
- 2.
- (figure) Nenifarulo, kiu vivas koste de aliaj homoj, profitas de ilia laboro, manĝas konstante ĉe fremda tablo a.s.: ili ŝiris kaj ne ĉesis, laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn [4]; vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto [5]; vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj [6]; per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, […] ili rabis niajn klientojn, nature, mi forte batalis kontraŭ tiu parazita vendmaniero [7].
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Granda Eta Mondo
3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:16
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron.
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Granda Eta Mondo
3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:16
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron.
- angle:
- parasite 2. freeloader
- beloruse:
- паразыт
- bretone:
- 1. arvevad 2. suner
- ĉeĥe:
- parazit, příživník
- ĉine:
- 寄生虫 [jìshēngchóng], 寄生蟲 [jìshēngchóng], 寄生者 [jìshēngzhě], 寄生物 [jìshēngwù], 淸客 [qīngkè], 清客 [qīngkè]
- france:
- 1. parasite 2. exploiteur, parasite (fig.)
- germane:
- Parasit, Schmarotzer
- hispane:
- parásito
- hungare:
- élősködő, parazita, élősdi
- japane:
- 食客 [しょっかく], 居候 [いそうろう], 寄生生物 [きせいせいぶつ], 寄生虫 [きせいちゅう]
- katalune:
- paràsit
- nederlande:
- parasiet
- pole:
- darmozjad, pasożyt 1. pasożyt
- portugale:
- parasita
- ruse:
- паразит
- slovake:
- cudzopasník, príživník
- svede:
- parasit
- ukraine:
- паразит
paraziti
(x)
- 1.
- Vivi parazite ĉe alia vivulo: oni memoru ankaŭ la viskon […], kiu iumaniere kvazaŭgreftiĝas, sur la arboj genetike tre malproksimaj, kiujn ĝi parazitas [8]; el la iksodoj ĝenerale la ŝildhavaj Ixodidae parazitas en reptilioj, malpli ofte en amfibioj [9].
- 2.
- (figure) Vivi parazite je kostoj de aliaj homoj: ĉiuj […] laŭ li, nur parazitas en la bienoj kaj ŝajnigas nur la kantkapablon, por ricevi okazon por ekkapti delikataĵojn kaj gluton da vino [10]; tiuj, kiuj parazitas ĉe siaj mezklasaj gepatroj, ankoraŭ pensas, ke ili apartenas al la meza klaso, sed tio estas iluzio [11].
8.
C. Roux: Greftado, La Domo, 1997-01 (13)
9. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000
10. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
11. Monato, Hori Jasuo: Studentoj studadas, 2005
9. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000
10. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
11. Monato, Hori Jasuo: Studentoj studadas, 2005
- angle:
- leech (off of), freeload
- beloruse:
- паразытаваць
- bretone:
- bevañ diwar-goust, sunata
- ĉeĥe:
- cizopasit, parazitovat, přiživovat se, žít příživnicky
- ĉine:
- 蹭 [cèng]
- france:
- parasiter
- germane:
- parasitieren, schmarotzen
- hispane:
- parasitar
- hungare:
- élősködik
- japane:
- 寄食する [よしょくする], 寄生する [きせいする]
- nederlande:
- parasiteren
- pole:
- pasożytować
- portugale:
- parasitar
- ruse:
- паразитировать
- slovake:
- cudzopasiť, priživovať sa
- ukraine:
- паразитувати, жити паразитом
parazitato
Vivulo sur aŭ en kiu vivas parazito; gastiganto: vundoj […] pro batalo inter la parazito kaj la parazitato, ofte iĝas pli-malpli tuberoformaj [12].
12.
Plena Ilustrita Vortaro, artikolo „kancero“
- beloruse:
- гаспадар (паразыта)
- france:
- hôte (d'un parasite)
- germane:
- Wirt (eines Parasiten)
parazitismo, paraziteco
Parazita vivmaniero: la sudamerika heteroneto […] adaptiĝis al konstanta parazitismo ĉe aliaj naĝantoj – laroj kaj akvolaroj [13].
13.
J. Ŝuvajev:
Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- beloruse:
- паразытызм
- ĉeĥe:
- příživnictví
- ĉine:
- 寄生 [jìshēng]
- france:
- parasitisme
- germane:
- Parasitismus, Schmarotzertum
- hispane:
- parasitismo
- japane:
- 寄食 [きしょく], 寄生 [きせい]
- slovake:
- príživníctvo
- ukraine:
- паразитизм
ekstera parazito
Parazito vivanta ekstere de la korpo de la gastiganto: je la preferataj korporegionoj de eksteraj parazitoj la felo estu kuspe premkovrata per la gluflanko de […] glueca bendo [14].
14.
U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs:
Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000
- beloruse:
- эктапаразыт
- france:
- ectoparasite
- germane:
- Ektoparasit, Außenparasit
interna parazito
Parazito vivanta en la korpo de la gastiganto: kiel aliaj kantobirdoj [kantoturdo] estas atakata de eksteraj kaj internaj parazitoj kaj estas predata de katoj kaj rabobirdoj [15];
15.
Vikipedio, Kantoturdo, 2020-02-19
- beloruse:
- эндапаразыт
- france:
- endoparasite
- germane:
- Endoparasit, Innenparasit
administraj notoj
~ato
:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.