*palac/o

*palaco

ARKI Granda luksa domego de reĝo, regnestro, nobelo, riĉulo aŭ grava administracio; kastelo2: la reĝido […] forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [1]; Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj FK ; ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel [2]; la reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco [3]; li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca [4]; ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino FK ; la duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon FK ; vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco Marta ; en palaco loĝis rusa guberniestro VivZam ; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV ; (figure) mi estis en la palaco de l' poezio, en la antaŭĉambro DL ; (figure) geedzoj en paco vivas en reĝa palaco (feliĉe kaj komforte) PrV .
angle:
palace
beloruse:
палац
bretone:
palez
ĉeĥe:
palác, zámek
ĉine:
宫殿 [gōngdiàn], 宮殿 [gōngdiàn], 宫 [gōng], 宮 [gōng], 皇宫 [huánggōng], 皇宮 [huánggōng], 王宫 [wánggōng], 王宮 [wánggōng], 宫阙 [gōngquè], 宮闕 [gōngquè], 宫廷 [gōngtíng], 宮廷 [gōngtíng]
france:
palais
germane:
Palast, Schloss
hebree:
ארמון
hinde:
महल [mahal]
hispane:
palacio
hungare:
palota
indonezie:
istana
japane:
宮殿 [きゅうでん], 御殿 [ごてん], 大邸宅 [だいていたく]
katalune:
palau
nederlande:
paleis
pole:
pałac
portugale:
palácio
ruse:
дворец
slovake:
palác, zámok
svede:
palats
tibete:
ཕོ་བྲང་
ukraine:
палац, хороми

palaceto

ARKI Granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ riĉulo: en la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la vestiblo [5]; parto de la reĝa palaceto kaj aro da atentemaj, ĝentilaj servistoj estis metitaj je lia dispono Iŝtar ; nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj BonaS-ino la malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado [6]. VD:kastelo2, vilao
angle:
mansion
beloruse:
палацык, асабняк
ĉine:
[fǔ], 公館 [gōngguǎn], 公馆 [gōngguǎn], 宅第 [zháidì], 厦 [shà], 廈 [shà], 豪宅 [háozhái], 豪华别墅 [háohuábiéshù], 豪華別墅 [háohuábiéshù], 府第 [fǔdì], 府邸 [fǔdǐ]
france:
hôtel particulier
germane:
Villa, Herrenhaus, Schlösschen
hungare:
városi palota
nederlande:
herenhuis
pole:
pałacyk
ruse:
особняк

administraj notoj