nova/o PIV1

novao

AST Stelo abrupte aperanta, brilega dum kelkaj tagoj kaj poste malheliĝanta: masegaj steloj kaj novaoj [1].
1. Helio J. Rocha-Pinto: La Kemia Evoluado de la Galaksio, Virtuala Biblioteko de AEKo, 2000-01-21
angle:
nova
beloruse:
новая (зорка)
ĉeĥe:
nova
ĉine:
新星 [xīnxīng]
france:
nova
germane:
Nova
hungare:
nóva
itale:
nova
nederlande:
nova
pole:
nowa klasyczna (gwiazda)
portugale:
nova
rumane:
novă
ruse:
новая
slovake:
nova
ukraine:
нова зірка

supernovao

AST Stelo, kiu eksplodante brilegas eĉ pli forte ol novao, kaj poste finofare kolapsas: la fama nebulozo en la konstelacio Krabo estis kreita en la supernovao spektita de la ĉinoj en la jaro 1054 [2].
2. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
angle:
supernova
beloruse:
звышновая (зорка)
ĉeĥe:
supernova
ĉine:
超新星 [chāoxīnxīng]
france:
supernova
germane:
Supernova
hungare:
szupernóva
itale:
supernova
nederlande:
supernova
pole:
supernowa (gwiazda)
portugale:
supernova
rumane:
supernovă
slovake:
supernova
ukraine:
супернова зірка

administraj notoj