ninĵ/o, ninĵa/o, ninĝ/o
ninĵo, ninĵao, ninĝo

-
Altnivela batalanto de Japanujo, spertulo je spionado, enfiltrado,
mortigado, kunigado de informoj kaj, laŭ la komuna imagaro, nigre
vestita kun kovrita vizaĝo:
fojfoje ili estis rigardataj kiel saĝuloj — filozofoj aŭ ninĵaoj en arbaroj
[1];
kiam mi havos filinon, mi instruos al ŝi kiel malaperi en l' aeron, kiel ninĵo
[2];
mi forprenis mian brakhorloĝon kaj la dikan arĝentan dufingran ringon, kiu montris simion
kaj ninĵon pretajn por interbatali
[3];
en tiu ĉi bildrakonto, unu el la ovoj entuziasmiĝas je televide spektata ninĵao,
kaj kreditkarte aĉetas nigran kostumon kaj aliajn batalilojn
[4];
fakte, vi havos eĉ pli da ebloj, ĉar en la fizika vivo vi ne povas iĝi nevidebla (krom se vi
estas ninĵo)
[5];
laŭ Vikipedio ni havas ankaŭ la 4-an de Decembro kiel la ninĵaoj
[6];
la usona animacia filmo Testudoj Ninĵao gajnas la specialan premion de la
festivalo
[7];
perfekta ekzemplo estas la kreditoj nomataj “Ninja” (ninĝo), akronimo
por “no income, no job or assets”
[8];
Rudolfo la Ninĝo renkontas Monstron, kiu atakas lin
[9].
ŝinobo
1.
ISIKAWA Takasi: Strigo-kafejo, Monato, 2016/08-09, p. 25
2. Itisha Giri: Kiam mi havos filinon, Beletra Almanako, n-ro 30 (oktobro 2017), paĝo 106
3. Cory Doctorow, trad. Edmund Grimley Evans: Malgranda sibo, ĉapitro 15
4. SIBAYAMA Zyun'iti: Bildorakonto de karaj ovoj, Novaĵoj Tamtamas, n-ro 295, paĝo 3
5. Platformo, IJK 2021: en la reto
6. Vidar Skretting: Decembro – monato de julo, kaj Esperanto!, Inter ni dirite, n-ro 3/2016, Norvega Junularo Esperantista
7. Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong: Okazis la premio-dona ceremonio de la 10-a Ĉina Internacia Kartona kaj Animacia Festivalo, El Popola Ĉinio (revuo), 2014-04-30
8. Frédéric Lordon, trad. Mike Leon: Kiam la financo ostaĝigas la mondon, Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, septembro 2007
9. S. John Ross, trad. C. Gledhill: Risus: La ĉiuspeca rolludo

- angle:
- ninja
- arabe:
- نِينْجَا
- armene:
- նինջա
- azerbajĝane:
- nindza
- baŝkire:
- ниндзя
- beloruse:
- ніндзя
- bulgare:
- нинджа
- ĉeĥe:
- ninja
- ĉine:
- 忍者 [rěnzhě]
- dane:
- ninja
- eŭske:
- ninja
- finne:
- ninja
- france:
- ninja
- galege:
- ninja
- germane:
- Ninja
- greke:
- νίντζα
- hebree:
- נִינְגָ׳ה
- hinde:
- निंजा [niñjā]
- hispane:
- ninja
- hungare:
- nindzsa
- indonezie:
- ninja
- islande:
- ninja
- itale:
- ninja
- japane:
- 忍者 [にんじゃ], 忍び [しのび]
- kartvele:
- ნინძა
- katalune:
- ninja
- koree:
- 닌자
- makedone:
- нинџа
- malaje:
- ninja
- marate:
- निन्जा
- nederlande:
- ninja
- norvege:
- ninja
- perse:
- نینجا
- pole:
- ninja
- portugale:
- ninja
- rumane:
- ninja
- ruse:
- ниндзя
- slovene:
- nindža
- svede:
- ninja
- taje:
- นินจา
- tamile:
- நிஞ்சா
- telugue:
- నింజా
- ukraine:
- ніндзя
- urdue:
- ننجا
- vjetname:
- nhẫn giả