tradukoj: be ca cs de el en es fa fr hu nl pt ru sk tr

1naft/o PV

nafto  

MIN Natura minerala brulema fluaĵo, uzata kiel krudmaterialo por ekstrakti petrolon: la naturo de la ekspluatata nafto en Albanio estas tre viskoza, eĉ bitumeca [1].

naftoputo

TEK Profunda kaj relative mallarĝa puto borita por ekstrakti nafton el sub la tero: tiuj rezervoj ekspluatiĝis intense per granda nombro da naftoputoj [2].

naftoŝipo

MAR Ŝipo por transportado de nafto: pro subakviĝo de la naftŝipo „Prestige“ ... denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj [3].

tradukoj

anglaj

~o: oil, crude oil; ~oputo: oil well; ~oŝipo: oil tanker.

belorusaj

~o: нафта; ~oputo: нафтавая сьвідравіна; ~oŝipo: танкер (нафтаналіўны).

ĉeĥaj

~o: nafta surová, ropa; ~oputo: vrt na naftu.

francaj

~o: brut (pétrole), naphte, pétrole brut; ~oputo: puits de pétrole; ~oŝipo: pétrolier.

germanaj

~o: Erdöl, Rohöl; ~oputo: Ölquelle; ~oŝipo: Öltanker, Tanker.

grekaj

~o: νάφθα.

hispanaj

~o: petróleo.

hungaraj

~o: kőolaj, nyersolaj; ~oputo: olajkút, kőolajkút; ~oŝipo: tartályhajó , tanker.

katalunaj

~o: petroli, cru; ~oputo: pou de petroli; ~oŝipo: petrolier.

nederlandaj

~o: ruwe olie, aardolie; ~oputo: boorput; ~oŝipo: olietanker.

persaj

~o: نفت خام; ~oputo: چاه نفت; ~oŝipo: نفتکش.

portugalaj

~o: petróleo, petróleo bruto; ~oputo: poço de petróleo; ~oŝipo: petroleiro.

rusaj

~o: нефть (сырая); ~oputo: нефтяная скважина; ~oŝipo: (нефтеналивной) танкер.

slovakaj

~o: nafta; ~oputo: vrt na naftu.

turkaj

~o: petrol.

fontoj

1. F. Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, 1997:5, p. 18a
2. F. Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, 1997:5, p. 18a
3. C. Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, Monato, 2003:6, p. 13a


ℛevo | datumprotekto | naft.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2016/06/27 19:10:20