*muf/o PV

*mufo

1.
TEKS Remburita cilindro el pelto kun centra tubo, en kiu oni enmetas ambaŭflanke la manojn por varmigi ilin: [ŝi] ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola [1]; etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, [ŝi] ekkriis Marta ; ha-a! – ŝi ekkriis subite, – mi perdis mian mufon, ĝi falis [2]!
2.
TEKS Varmiga ganto kun unusola aparta fingringo por la dikfingro; mufganto.
3.
TEK Cilindroforma teksaĵo el ardigebla ne brulema substanco, uzata por plibriligi lumflamon, vd gasmufo VD:muflo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 42a
angle:
1. muff 2. mitten 3. gas mantle
ĉeĥe:
muf, rukávník, štuc, štucel
france:
1. manchon (vêtement) 2. moufle
germane:
1. Muff 2. Fausthandschuh, Faustling 3. Glühstrumpf
hispane:
1. manguito (vest.) 2. manopla, guante 3. mufla
japane:
マフ, 円筒形部品 [えんとうかたぶひん], マントル
katalune:
1. maniguet 2. manyopla 3. mufla
nederlande:
1. mof 2. want 3. gloeikousje
pole:
1. mufka 2. zarękawek 3. tuleja
portugale:
1. regalo (vest.), manguito (vest.)
rumane:
mânecă, manșon
ruse:
1. муфта 2. варежка
slovake:
pančuška plynovej lampy
ukraine:
муфта, втулка, порожній циліндр, ковпачок (газового пальника)

gasmufo

HISTEK Mufo3 metata sur gasbekon por pliintensigi la lumon de la flamo. SIN:ardilo
angle:
mantle
beloruse:
напальная сетка
ĉeĥe:
punčoška plynové lampy
france:
manchon(de flamme)
germane:
Glühkörper
hungare:
izzőharisnya, izzóhálő
japane:
ガスマントル
nederlande:
gasmof
portugale:
camisinha incandescente (de iluminação a gás), véu incandescente (de iluminação a gás)
ruse:
калильная сетка (газового фонаря)
slovake:
pančuška plynovej lampy

administraj notoj

gas~o: Mankas dua fontindiko.
gas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.