monetarism/o
monetarismo

- Ekonomia doktrino laŭ kiu unuvice la monkvanto influas la ekonomion; mon·ism·o: ĉu la abenomiko ĝuste komprenas la kaŭzon de la deflacio de Japanio kaj trafe klopodas solvi la problemon? la abenomiko, bazita sur la doktrino de monetarismo (monkvanta doktrino), intencas solvi la problemon manipulante la kvanton de la mono [1]; dum Keynes rigardis la efikan postuladon kiel la plej gravan faktoron malantaŭ la nivelo de la produktado, la monetarismo akcentis la disponon pri produktadrimedoj kaj la teknika nivelo, vario de la postulado ĉefe influas la inflacion [2].
1.
Monato, Isikawa Takasi: Abenomiko, aŭdaca defio, 2014
2. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento
2. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento
- angle:
- monetarism
- beloruse:
- манэтарызм
- france:
- monétarisme
- germane:
- Monetarismus
- ruse:
- монетаризм