mogol/o PIV1

grandmogolo Rabistoj , mogolo

HIS
Titolo per kiu la eŭropanoj de la 16ª–19ª jc nomis la Timuridajn regnestrojn de la granda regno, kiu situis sur la hinda subkontinento inter 1526 kaj 1858: (figure) grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! [1]; (figure) kelkaj nomas lin lakto-papo aŭ jogurto-mogolo [2];
Rim.: Ĉi tiu termino estas uzebla por esprimi la rilatajn ideojn de la eŭropanoj de la 16ª–19ª jc; sed ĝi estas evitinda en modernaj verkoj historiaj. La historiistoj de la koncernaj landoj (Hindujo, Uzbekio, Turkujo…) ĝin malaprobas. La vorto „mogolo“ devenas el persa-araba kripligo de la etnonomo „mongolo“. En la islama mondo ĝi indikas plurajn etnojn en diversaj epokoj kaj landoj (ekz-e la Centrazia „Mogolistano“, 1347–1570) — sed la „grandmogoloj“ mem neniam tiel sin titolis (ili sin nomis Timuridoj aŭ Baburidoj, kaj sin titolis padiŝaho, kio estas la islama respondaĵo al la okcidenta „imperiestro“). [Sergio Pokrovskij]
angle:
mughal
beloruse:
Вялікі Магол
ĉine:
有权势的人 [yǒuquánshìderén], 有權勢的人 [yǒuquánshìderén], 蒙古人 [ménggǔrén]
france:
moghol
germane:
Mogul
japane:
ムガル人 [ムガルじん]
ruse:
Великий Могол
ukraine:
могол (монарх)

administraj notoj