Maltus/o PIV1
Maltuso
Tomaso Maltuso, (angle: Thomas Robert Malthus, 1766 – 1834),
angla pastro kaj ekonomiisto:
rapida geometria plimultiĝo, […] tio estas la doktrino de Maltuso,
aplikita al la tutaj regnoj de animaloj kaj plantoj, ĉar multe pli da
individuoj de ĉiu specio naskiĝas ol kapablas pluvivi, kio kaŭzas ofte
reokazantan lukton por ekzisto
[1].
1.
Karolo Darvino, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, Enkonduko
- angle:
- Thomas Robert Malthus Thomas Malthus
- france:
- Thomas Malthus
- germane:
- Thomas Malthus
maltusismo

Doktrino
de Tomaso Maltuso, laŭ kiu la homaro kreskas eksponenciale dum la produktado
de nutraĵoj nur lineare, kion oni povas malhelpi nur per memvola limigo de
naskoj:
sub tiaj cirkonstancoj ne mirigas, ke furoras maltusismo kaj eŭgeniko,
nur supraĵe kamuflitaj kiel ekologiismo, transh[o]mismo […]
[2].
paŭperismo
2.
Dennis Grunert, trad. Vilhelmo Lutermano: Malsupriĝo de la Okcidento – Supreniro de Ĉinujo, 2023-08-06
- beloruse:
- мальтузіянства
- ĉine:
- 馬爾薩斯主義 [mǎěrsàsīzhǔyì], 马尔萨斯主义 [mǎěrsàsīzhǔyì]
- france:
- malthusianisme
- germane:
- Malthusianismus
- hungare:
- malthusianizmus
- katalune:
- maltusianisme
- nederlande:
- malthusianisme
- pole:
- maltuzjanizm
- portugale:
- malthusianismo
- rumane:
- malthusianism, teoria dominoului
- ruse:
- мальтузианство