makedon/o NT , macedon/o FK

makedono, macedono

1.
HIS Ano de antikva nordgreka etno, distingiĝante de aliaj grekoj pro traka kaj iliria influoj: oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo [1]; ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko [2]; heroo Aleksandro kondukadis viajn macedonojn al la batalo [3]; la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“ [4].
2.
POL Ŝtatano de Nordmakedonujo, respektive ano de ties ĉefa sudslava etno: registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas plenumon de la Ohrid-interkonsento [5]; oni prezentis Aleksandron la Grandan kiel sametnulon de la nuntempaj makedonoj, ankaŭ patrinon Tereza kiel makedoninon kaj ne albaninon) [6]. okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje [7].
angle:
Macedonian (subst.)
beloruse:
македонец
ĉeĥe:
Makedonec
france:
Macédonien (subst.)
germane:
Mazedonier
japane:
マケドニア人 [マケドニアじん]
katalune:
macedoni (subst.)
nederlande:
Macedoniër
pole:
Macedończyk, Macedonka
portugale:
macedónio (subst.), macedônio (subst.)
slovake:
Macedónec
ukraine:
македонець

makedona, macedona

Rilatanta al makedonoj12, ilia nacieco aŭ ŝtato: Aleksandro Macedona FK ; la reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj FK .
angle:
Macedonian (adj.)
beloruse:
македонскі
ĉeĥe:
makedonský
france:
macédonien (adj.)
germane:
mazedonisch
katalune:
macedoni (adj.)
nederlande:
Macedonisch
pole:
macedoński
portugale:
macedónio (adj.), macedônio (adj.)
slovake:
macedónsky
ukraine:
македонський

Makedonujo [8], Macedonujo

1.
HIS En la historio, lando norde de Grekujo, loĝata de makedonoj1: post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion [9]; Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem [10]; Aleksandro de Macedonujo FK .
2.
GEOGPOL Nordmakedonujo: Bulgara abio estas […] indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo, ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Respubliko Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo [11]
Rim.: Post nomkvereloj kun loĝantoj de la samnoma nordgreka regiono oni renomis la Respublikon Makedonujon al Nordmakedonujo en 2019.
SIN:Makedonio
8. Oficiala Informo de AdE, numero 12
9. La Nova Testamento, La agoj 16:10
10. La Nova Testamento, La agoj 19:21
11. Vikipedio, Bulgara abio
afrikanse:
Masedonië
albane:
Maqedonia
angle:
Macedonia
beloruse:
Македонія
bulgare:
Македония
ĉeĥe:
Makedonie
ĉine:
馬其頓 [Mǎqídùn], 马其顿 [Mǎqídùn]
france:
Macédoine
germane:
Mazedonien
hispane:
Macedonia
itale:
Macedonia
katalune:
Macedònia
makedone:
Македонија
nederlande:
Macedonië
perse:
مقدونیه
pole:
Macedonia
portugale:
Macedónia, Macedônia
ruse:
Македония
slovake:
Macedónsko
svede:
Makedonien

Nordmakedonujo (MK)

GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Skopjo, limanta kun Albanujo, Bulgarujo, Grekujo kaj Serbujo: Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio […] estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991 […] la 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio [12].
afrikanse:
Noord-Masedonië
albane:
Maqedonia e Veriut
angle:
North Macedonia
beloruse:
Паўночная Македонія
bulgare:
Северна Македония
ĉeĥe:
Severní Makedonie
ĉine:
北馬其頓 [běimǎqídùn], 北马其顿 [běimǎqídùn]
france:
Macédoine du Nord
germane:
Nordmazedonien
hispane:
Macedonia del Norte
itale:
Macedonia del Nord
katalune:
Macedònia del Nord
makedone:
Северна Македонија
nederlande:
Noord-Macedonië
perse:
مقدونیه شمالی
pole:
Macedonia Północna
portugale:
Macedónia do Norte, Macedônia do Norte
ruse:
Северная Македония
slovake:
Severné Macedónsko
svede:
Nordmakedonien

administraj notoj