lobi/o

lobio

POL Premgrupo: oni jam diskutis pri malpermeso de pafiloj, sed la lobio de sportpafistoj, ĉasistoj kaj armilproduktistoj sukcesis malhelpi iun ajn pli severan leĝon [1]; nia lobio de tradukistoj klopodis bremsi la aferon, kontraŭe la lobio de grandaj kompaniestroj klopodis rapidigi ĝin [2]; oni ĉiam ignoris la avertojn de esploristoj kaj mediprotektantoj, tro forta estis la lobio de agrikulturistoj, kiu provas egaligi la perdojn [3].
1. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco!, 2009
2. Monato, Marko Naoki Lins: Patentoj, 2003
3. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
angle:
lobby
beloruse:
лобі, лабізм
bulgare:
лоби
ĉine:
游說團 [yóushuìtuán], 游说团 [yóushuìtuán], 游說團體 [yóushuìtuántǐ], 游说团体 [yóushuìtuántǐ], 游说集团 [yóushuìjítuán], 遊說集團 [yóushuìjítuán]
france:
groupe de pression, lobby
germane:
Lobby
hebree:
שדולה, לובי
japane:
圧力団体 [あつりょくだんたい], ロビー [ろびー]
nederlande:
lobby, pressiegroep
perse:
لابی (سیاست)
pole:
lobby
portugale:
lobby
ruse:
лобби, группа давления

lobii

POL Agi kiel premgrupo, provante influi decidantojn, potenculojn: bruselaj esperantistoj esperas je baldaŭa esperantista oficejo por profesie lobii ĉe la internaciaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj organizoj [4]; Olimpikaj ludoj ankaŭ temas pri regiona evoluado: ofte estas urboj kaj regionoj kiuj lobias siajn centrajn registarojn, asertante pri enormaj pozitivaj efikoj kaj relative malaltaj kostoj [5]. VD:intrigi, manipuli2
angle:
lobby
beloruse:
лабіяваць
bulgare:
лобирам
france:
faire du lobbying
germane:
lob­by­ie­ren, Lobbyismus betreiben
hebree:
לשדל, לפעול בשדולה
japane:
陳情する [ちんじょうする], 運動する [うんどうする]
nederlande:
lobbyen (ww.)
perse:
لابی‌گری کردن
pole:
lobować
ruse:
лоббировать

lobiado

Agado de grupo, kiu insiste prezentas siajn rekomendojn al aŭtoritatoj: per […] lobiado ĉe la Socialisma Partio [6]; malgraŭ forta kontraŭlobiado de la tabaka kaj gastronomia sektoroj, laŭenkete 83 % de la italoj subtenas la leĝon [7].
6. Hektor Alos i Font: Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 11a
7. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?, 2005
angle:
lobbying
beloruse:
лабіяваньне
bulgare:
лобиране
france:
lobbying
germane:
Lobbying, Lobbyismus
hebree:
שידול
japane:
ロビー活動 [ロビーかつどう], 陳情運動 [ちんじょううんどう]
nederlande:
lobbyen (nw.)
perse:
لابی‌گری
pole:
lobowanie
ruse:
лоббирование

administraj notoj