leŭs/o PV , loes/o SPV

leŭso, loeso

MIN Sedimento homogena, helflave-griza, precipe el la kvaternara epoko kaj kiu formas nuntempe la suprojn de malmulte sulkiĝintaj ebenoj aŭ valoj: Nordrejn-Vestfalio […]: estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde [1]; sian karakterizan koloron […] kaŭzis […] la leŭso, kiun la Flava Rivero kaj aliaj riveroj portas al la flava maro [2]; tiun fajnan polvon transportitan de la vento oni nomas loeso, kaj en la norda Ĉinio ĝi kovras vastan areon [3]; la argilo, el kiu oni faris la figurojn, estas simila al la nigra argilo proksime de la maŭzoleo, sed diferenca de la tiea loeso kaj tute malsimila al la argilo de Yaozhou [4].
1. Vikipedio, Nordrejn-Vestfalio
2. Flava Maro - vrftxhjdt.blogspot.com
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
4. Ĉina Interreta Informa Centro: Kie oni bakis la argilajn figurojn de la maŭzoleo...?, [vidita en 2011]
angle:
loess
beloruse:
лёс (геал.), лёэс, жоўтая гліна
ĉine:
黃土 [huángtǔ], 黄土 [huángtǔ]
france:
lœss
germane:
Löss
hungare:
lösz
katalune:
loess
nederlande:
löss
perse:
بادرُفت
pole:
less
portugale:
loess, loesse, loessito
rumane:
loess
ruse:
лёсс, желтозём
ukraine:
лес

administraj notoj