*lek/i

*leki

(tr)
1.
Ŝovi la langon sur io: tiel bongusta, ke […] mi fermas la okulojn kaj lekas la fingrojn [1]; la bona paroĥestro antaŭtempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan manĝaĵon [2]; [ili] lektrinkis (vd langtrinki) el la mano al la buŝo [3]; la hundo […] lekis mian vangon [4]; la hundoj lekis lian sangon [5]; (figure) liaj malamikoj leku polvon [6]; (figure) je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon [7]; [ŝi] komencis skribi per krajono, kiun ŝi de tempo al tempo lekis [8]; oni lekas la manon (t.e. karesas, flatas) sed celas la panon PrV .
2.
(figure) Pasante tuŝeti: la luna lumo lekis ŝian dekstran flankon, Margarita […] faris meditan, poezian mienon [9]; la ondoj lekas la bordojn; langoj de flamo lekis la najbarajn domojn. VD:lavi
angle:
lick
beloruse:
лізаць, аблізваць
bretone:
lipat
bulgare:
лижа
ĉeĥe:
lízat
ĉine:
[tiǎn], 舐 [shì]
france:
lécher
germane:
lecken ~trinki: schlabbern.
greke:
γλείφω
hispane:
lamer
hungare:
1. nyal 2. nyaldos
japane:
なめる, へつらう
katalune:
llepar
nederlande:
likken
pole:
lizać
portugale:
lamber
ruse:
лизать
slovake:
lízať
svede:
slicka
ukraine:
лизати, облизувати

ĉirkaŭleki

(tr)
Leki ĉe la ĉirkaŭo: vi eltrinkos [la kalikon] ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn [10]; ĉirkaŭlekante per la lango febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante, gluiĝas al la korpo [11].
beloruse:
аблізваць
bulgare:
облизвам
pole:
oblizać, wylizać
ruse:
облизать, облизывать

forleki

Forigi lekante: la urso antaŭe forlekis la pecetojn, kiuj defalis, poste ĝi stariĝis [12]; la kato, plende miaŭinte, forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la kontuzitan flankon Metrop ; (figure) fajro […] konsumis […] la lignon […] kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis [13].
beloruse:
зьлізваць
ĉine:
[shǐ], 舓 [shǐ]
germane:
ablecken
japane:
なめとる, なめ尽くす [なめつくす]

administraj notoj

pri ~i 2.:
      mankas subtenaj citaĵoj por tiu senco. Eble forigi ĝin okaze kaj ŝovi la solan
      citaĵon kiel FIG al la unua?
      [WD]