Kuvajt/o RLN

Kuvajto (KW)

GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Azio kun ĉefurbo Kuvajturbo; teritorio de Emirejo Kuvajto, limanta kun Irako, Sauda Arabujo kaj Persa Golfo: ekde la invado en Kuvajton kaj la golf-milito, la irlanda registaro permesas, ke usonaj militaj aviadiloj surteriĝu kaj reprovizu sin en Shannon per karburaĵo [1]; la tiama alianco sub gvido de Usono ne nur elpelis la invadintojn el Kuvajto – kio estis prava – sed ankaŭ bombardis Irakon en la nomo de „nova mondordo”, kiun volis establi patro Bush [2]; ok junuloj kruele bategis viron el Kuvajto kaj grave vundis lin [3]; Japanio havas pli malfavoran kondiĉon por eksterlandaj laboristoj ol aliaj landoj kiel Kanado, Israelo, Britio kaj Kuvajto, kiuj multe akceptas eksterlandanojn [4].
1. Garbhan MacAoidh: Virina protest-tendaro, Monato, 2003/03, p. 11
2. Stefan Maul: Ripetoj, Monato, 2003/02, p. 5
3. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
4. Hori Jasuo: Unue flegu la flegistojn, Monato, 2008/11, p. 11
angle:
Kuwait
arabe:
دولة الكويت
beloruse:
Кувэйт (дзяржава)
bulgare:
Кувейт
ĉine:
科威特 [Kēwēitè], 科威特 [kēwēitè]
france:
Koweït, Etat du Koweït
germane:
Kuwait
indonezie:
Kuwait
japane:
クウェート [くうぇーと]
nederlande:
Koeweit
pole:
Państwo Kuwejt
portugale:
Kuwait
ukraine:
Кувейт

administraj notoj