kript/a PIV1

kripta

(p.p. pri teksto) Ĉifrita; ne legebla pro manko de scio pri la uzata signaro aŭ kodo: kriptologo, kiu konfrontiĝas kun kriptaj mesaĝoj apenaŭ tradukeblaj [1].
Rim.: Ne konfuzu kun kripto (tombejo).
ĉine:
加密后的 [jiāmìhòude], 加密後的 [jiāmìhòude], 隐秘的 [yǐnmìde], 隱秘的 [yǐnmìde]
germane:
kryptisch, verschlüsselt
japane:
黙契の [もくちぎの], 秘密の [ひみつの]
pole:
ukryty, tajny
portugale:
criptografado
rumane:
ascuns
ukraine:
таємний

elkriptigi

(tr)
(evitinde)
Malĉifri: spicita per latinaj citaĵoj kaj aludoj al diversaj aferoj, kiujn oni povas malfacile elkriptigi [2]; la homo ... elkriptigis la genetikan kodon [3].
2. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
3. Roland Levreaud, Gaston Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, antaŭparolo, p. 3a
ĉine:
破譯 [pòyì], 破译 [pòyì], 解讀 [jiědú], 解读 [jiědú]
germane:
entschlüsseln, entziffern
nederlande:
ontcijferen (ontr.)
pole:
deszyfrować
portugale:
decifrar
rumane:
decripta
slovake:
dešifrovať, rozlúštiť tajné písmo
ukraine:
розшифрувати, відчитати

administraj notoj