kontingenc/a

kontingenca PV

(fake)
FIL Eventuala, tia, ke ties ekzisto aŭ vereco dependas je ia okazo: neniam eblas forigi la fakton, post kiam ĝi okazis, la afero en si mem povas esti kontingenca, sed jam ne estas kontingenca post kiam ĝi okazis [1]; li vidas la mondon tute kontingenca, kaj en la esto kaj en la tempo, kaj do bezonanta kaŭzon kreantan [2]. ANT:necesa2
beloruse:
выпадковы
germane:
kontingent
japane:
偶然の [ぐうぜんの], 偶発的な [ぐうはつてきな]
nederlande:
toevallig
pole:
przypadkowy
portugale:
contingente, incerto, eventual
rumane:
aleatoriu
ruse:
случайный

kontingencismo PV

(fake) FIL
Doktrino, laŭ kiu la leĝoj de l' universo estas ne absolutaj, sed kontingencaj: kontingencismo, laŭ kiu la naturaj eventoj evoluas laŭ neantaŭvidebla maniero kaj vojoj absolute nedifinitaj sed liberaj [3].
germane:
Kontingenzlehre
japane:
偶然論 [ぐうぜんろん]
nederlande:
leer der toevalligheid
ruse:
учение о контингенции

administraj notoj