6konduktor/o Z

konduktoro

TRA
Oficisto, kiu akompanas publikan veturilon (vagonaron, tramon, buson ks) plenumante en ĝi diversajn taskojn (anoncadon, vendon kaj kontrolon de biletoj, eldonon de ekvetura signalo...): kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro „Stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!“ [1]; en ĉiu halto la [traman] vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: „La lokoj mankas! La vagono forveturas!“ [2].
Rim.: Pro la forma simileco kun la franca vorto signifanta kondukisto, troviĝas eraraj difinoj, ekz-e en PV.
angle:
conductor, fare collector, ticket checker
beloruse:
кандуктар
bulgare:
кондуктор
ĉeĥe:
konduktor, průvodčí, zast. konduktér
ĉine:
列車長 [lièchēzhǎng], 指挥者 [zhǐhuīzhě]
france:
receveur (dans un bus), contrôleur (dans un train), agent d'accompagnement (dans un train), chef de train
germane:
Führer, Steuermann
japane:
車掌 [しゃしょう]
nederlande:
conducteur
pole:
konduktor
rumane:
conductor, taxator
ruse:
кондуктор
slovake:
prenášač dedičného znaku

administraj notoj