komparaci/o PV

komparacio

GRA
Gramatika kategorio2 de kvalitaj adjektivoj kaj adverboj esprimanta relativan aŭ absolutan gradon de la atribuata eco en la karakterizataj aferoj (aĵoj aŭ procezoj): Por la komparacio estas uzataj la adjektivoj de kvalito („tre bela kampo“, „pli bela kampo“, sed ne: „pli tabla lampo“) [1]; [en Volapuko] la komparacio de la adjektivoj formiĝas per -um kaj -ün: gudik=bona, gudikum=pli bona, gudikün=plej bona [2]. SIN:komparado
1. Miroslav MALOVEC: Gramatiko de Esperanto, Ĉeĥio, 1999. P. 31, §5.3.3
2. Mallonga gramatiko de Volapuko
angle:
comparison
beloruse:
параўнаньне (у граматыцы)
bulgare:
степени на сравнение (грам.)
ĉeĥe:
stupňování
france:
comparaison (gramm.)
germane:
Komparation, Steigerung
hispane:
comparación
japane:
比較法 [ひかくほう]
nederlande:
trappen van vergelijking
pole:
stopniowanie (gram.)
portugale:
comparação
rumane:
comparație
ruse:
степени сравнения
slovake:
stupňovanie
ukraine:
ступені порівняння

komparacia

GRA
Rilata al komparacio: komparacia grado; komparacia vorto.
beloruse:
параўнальны

komparacia grado

GRA
Ĉiu aparta formo de komparacio, kiu kune kun la aliaj konsistigas la kategorion komparacio: Esperanto havas 3 komparaciajn gradojn: pozitivo2, komparativo, superlativo.
angle:
degree of comparison
beloruse:
ступень параўнаньня
ruse:
степень сравнения

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a grado: Mankas dua fontindiko.
~a grado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.