Kolĥid/o Z , Kolĉid/o PIV1 (evitinde)
Kolĥido, Kolĉido
- 1.
Antikva (malnovgreka) nomo de la okcidenta
Kartvelujo:
nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj
ĝis la Paca Oceano kaj de la „malvarmaj
Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia
regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda
kongreso estas iom simila al kongreso internacia
[1];
mi konis tie unu knabinon el Kolĥido
[2];
la teritorioj de antikva Kolĥido konformas al la nuntempaj
Kartvelaj regionoj: Samegrelo kaj Gurio, kaj parte —
Abĥazio kaj Aĝario
Viki
;
la argonaŭtoj revidis la kolombon, kiu jam flirtis gaje transe de la rokoj, ĝi
celis la sekvan bordon en Kolĉido
[3];
ĉe la terura PIVa kriplaĵo
„Kolĉido“ ni devus iomete halti, kvankam pro
alispeca motivo: ja Zamenhof, respekte al la
fontlingvo, lanĉis la formon Kolĥido (Colchis).
[4].
- 2.
Regiono en okcidenta Kartvelujo, inter Armenujo
kaj Kaŭkazo:
dum la 44a sesio de la Unesko-komitato la triangulo de Kolĥido estis agnoskita kiel monumento
de natura heredaĵo
[5].
Rim.:
Estas multe pli da trafoj de Kolĉido ol de Kolĥido en
la reto. Tamen ilia kvalito estas tre dubinda.
1.
Zamenhof: Parolado en Peterburgo, 1910,
Kongresaj paroladoj, Jekaterinburg: 1995
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 1a
3. Malnovaj grekaj mitoj
4. J. Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature, 1996
5. Tea Turmanidze: La triangulo de Kolĥido, Monato, 2023/06, p. 8
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 1a
3. Malnovaj grekaj mitoj
4. J. Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature, 1996
5. Tea Turmanidze: La triangulo de Kolĥido, Monato, 2023/06, p. 8
- angle:
- Colchis
- beloruse:
- Калхіда
- germane:
- Kolchis
- greke:
- Κολχίς
- kartvele:
- კოლხეთი
- latinece:
- Colchis
- nederlande:
- Colchis, Kolchis
- pole:
- Kolchida
- ruse:
- Колхида
- ukraine:
- Колхіда
administraj notoj
~o, ~o:
Mankas verkindiko en fonto.