kloroplast/o PIV1

kloroplasto

BOTFIZL Iu el la organetoj troveblaj en vegetaĵaj ĉeloj, kiuj plenumas fotosintezon: iuj kredas ke la prapatro de la kloroplastoj estis parenco de Prokloro [1]; eŭkariotoj de la Planta Regno kapablas fotosintezi, pro verdaj organetoj kiuj nomiĝas kloroplastoj [2]. PRT:klorofilo
1. J. Badger: biologia klasifiko, soc.culture.esperanto, 1999-12-04
2. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-20
angle:
chloroplast
beloruse:
хлёрапляст
ĉine:
叶绿体 [yèlù:tǐ], 叶绿体 [yèlütǐ]
france:
chloroplaste
germane:
Chloroplast
katalune:
cloroplast
pole:
chloroplast
ukraine:
хлоропласт

administraj notoj