kardiologi/o PIV1

kardiologio

MED Medicina fako, kiu studas la fiziologion kaj la patologion de la kardio-vaskula sistemo. Eŭropa Societo de Kardiologio [1]; fakuloj pri kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo koncerne manĝadon de nutraĵoj riĉaj je saturita graso [2]. VD:kardiologo
Rim.: Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon kormedicino [3]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute bona.
1. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron
2. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj
3. Vikipedio: Kardiologio
angle:
cardiology
beloruse:
кардыялёгія
ĉine:
心脏内科 [xīnzàngnèikē], 心臟病學 [xīnzàngbìngxué], 心脏科 [xīnzàngkē]
france:
cardiologie
germane:
Kardiologie
nederlande:
cardiologie
pole:
kardiologia
rumane:
cardiologie
ukraine:
кардіологія

administraj notoj