karaktr/o

karaktro

KOMP(neologismo)
Signo2: [por] konciza etimologia vortaro […] Cherpillod tre pacience dum monatoj desegnis mem la diversajn neeŭropajn karaktrojn, kaj entute la vortara laborego daŭris tridek jarojn [1]; mia intenco krei ciferecan vortaron italan-esperantan kun milionoj da karaktroj […] temas pri projekto realigebla nur en centro por prilaborado de donitaĵoj helpe de kompleksa aparataro, ja ne en hejma medio [2].
Rim.: Tiu vorto ŝajnas esti superflua paŭzaĵo el la angla. La ordinara „signo“ tute sufiĉas tiusence kaj estas pli facile prononcebla: kp „signaro“ kun „karaktraro“.
1. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
2. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
angle:
character
beloruse:
сымбаль
germane:
Zeichen
japane:
文字 [もじ], キャラクター [きゃらくたー]
ukraine:
символ

administraj notoj