kaftan/o Z

kaftano

TEKSHIS
Longa supervesto manikhava, kun du vertikale fermiĝantaj klapaj pecoj antaŭe, kovrantaj unu la alian, kune tenataj per zono, ŝnuretoj aŭ butonoj: vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon! [1]; Janowa ... dronigis sian rigardon en la videbla por ŝi supro de la granda altaro, kaj viŝante per la maniko de sia festa kaftano larmojn sur la ruĝa vizaĝo, preĝis preskaŭ laŭte BonaS-ino ; mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Proĥorov, nek la eŭropajn vestojn de Akulina kaj Daria [2].
Rim. 1: Kaftanojn oni vidas jam sur la asiriaj reĝoj, kaj poste en diversaj landoj; en la postrenesanca epoko la eŭropa modo uzas pli specialajn nomojn por siaj specoj de kaftano: surtuto, redingoto, palto ktp.
Rim. 2: La tradiciaj kaftanoj eŭropaj, rusaj, tataraj, mongolaj estas drapaj; en pli varmaj landoj oni trovas kaftanojn el aliaj ŝtofoj (lino, kotono, silko ‐ ekz-e la japana kimono).
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. A. Puŝkin, tr. N. Lozgaĉev: Ĉerkisto, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 6(56).
angle:
caftan
beloruse:
жупан, каптан, кафтан
bulgare:
кафтан
ĉeĥe:
kaftan
finne:
kauhtana, kaftaani
france:
caftan, cafetan
germane:
Kaftan
hungare:
kaftán
japane:
カフタン
nederlande:
kaftan
perse:
خفتان، خرقه، جُبّه، قبا
pole:
kaftan, żupan
portugale:
cafetã
ruse:
кафтан, халат
slovake:
kaftan
turke:
kaftan
ukraine:
каптан

administraj notoj